2009-08-09

Konatiĝo kun LA GAZETO


Eble la konatiĝoj hazardaj kaj neatenditaj estas la plej interesaj. Por mi estis tia konatiĝo kun revuo La Gazeto, kiun eldonadas Esperanto-Klubo de Metz (redaktoro Eugene de ZILAH). En intererreto mi eksciis, ke en la revuo (n-ro 118, la 30a de aprilo 2005) estis publikigita artikolo de Trevor STEELE pri litovdevena aŭstralia poetino Lidija ŠIMKUTĖ. Mi petis, ke la redakcio sendu al mi la artikolon. Sinjorino Madeleine de ZILAH sendis al mi la numeron kaj poste ankoraŭ kelkajn. Mi eksciis pri ankoraŭ unu interesa perioda eldonaĵo en Esperantujo. Mi mencios temojn, pri kiuj La Gazeto skribas en n-ro 143.
Patro nia, nia dio!
Cia regno estas en ni.

Antaŭ ni cia sankta nomo.
Leĝo estas cia volo.
Vi ne pensu, ke mi proponas mian varianton de la konata preĝo. Tio estas komenco de pra-hungara Patronia, kiu estis deĉifrita el turaniaj runoj, poste hungarigita kaj ĉi tie estas prezentata laŭvorta Esperanta traduko. La preĝon diversaspekte analizas redaktoro E. Zilah (p. 3). Vere interesa artikolo.
Tri kolumnoj estas dediĉitaj al veterano de Japana E-movado Kurisu Kei (1910 07 18-2009 04 18). Pri li rakontas Shi Chengtai. Cetere, en la kvara kovrilpaĝo estas foto de s-no Kurisu Kei kaj al li dediĉitaj bonkoraj vortoj de la aŭtoro.
Pri muro triumfanta, timema nacio, Esperanto kaj la muro kaj aliaj aferoj meditas Petro Braŭn en eseo La hontomuro.
Kion vi scias pri rumana urbo Kluĵo (Cluj)? Verŝajne nenion. Almenaŭ mi nenion sciis. La artikolo de Sen Rodin (p. 12) rakontas multan intereson ne nur pri la urbo, sed ankaŭ pri la lando.
Bedaŭrinde, en la sama urbo Kluĵo okacis skandala evento de maltoleremo, pri kiu rakontas Julia 'Sigmond (p. 15).
La revuo rakontas ankaŭ pri aktivulino de Esperanto Ewa Bondar (p. 34), publikigas rakonton de Mao Zifu, kaj recenzas librojn . Oni povas rimarki, ke la recenzado okupas gravan (kaj kompare ne malgrandan) lokon en la revuo. Ekzemple, en ĉi tiu numero La Gazeto recenzas , se mi bone kalkulis, 5 librojn kaj unu interretan publikaĵon. Estas prezentataj ankaŭ novaj libroj.
Do, konatiĝu kun La Gazeto pli proksimen!

No comments: