2009-08-11

Kongresaj fotaroj


Mi iomete parolos pri fotado. Mi mem ŝatas foti kaj pli-malpli interesiĝas pri fotografio. Tial estis interese, kiel fotantaj esperantistoj prezentos ĉi-jaran Universalan Kongreson. Kaj jen en yahoo-grupo esperanto-lt estis lokigitaj du ligoj al albumoj de Aleks Kadar. En unu albumo estis 378 fotoj, en la dua - 337 fotoj. Do, entute 715 fotoj. Post kelkaj tagoj ankaŭ Kalle Kniivilä proponas rigardi pli ol 500 fotojn. La kvanto impresa kaj ĝi certe kreskos plu. Iu diros: ni ĝoju, ja tio estas trezoro! Ĉu vere? Mi persone ne povas "digesti" tiomgrandajn fotarojn. Mi galopas tra bilda indekso kaj haltas, se rimarkas ion atentindan.
Cifereca fotografio kutimigis fotantojn rapide kaj senpripense premadi fotilan butonon. Plej ofte ili jam ne rompas la kapon kiel kapti pli bonan momenton, ne pensas pri kompozicio aŭ kadrado. Ja en la fotilo estas ne 36-filmera fotobendo, sed kelka-gigabajta memorkarto. Tio koncernas ne nur fotistojn amatorajn, sed ankaŭ la pli spertajn. La spertulo selektadas siajn laborojn, se estas bezonate, multe kaj pacience laboras kun fotoŝopo aŭ alia foto-redaktilo, tamen al la amatoro plej ofte tio estas enua okupo. Estas bone, se li almenaŭ likvidas efekton de ruĝaj okuloj.
Malsupre mi prezentos kelkajn ekzemplojn. Indas malfermi la fotojn per apartaj kartetoj sur taska breto de via foliumilo (angle Open link in new tab). Tiam vi povos rapide trarigardi la fotojn kaj reven en ĉi tiun tekston.
Se ni trarigardos menciitajn albumojn de Aleks, ni ekvidos fotojn, kiuj estas kvazaŭ haltigitaj sceneroj de kinofilmo: a) jen fraŭlino ; b) ŝi iomete sin turnis; c) ŝi ekturniĝis ankoraŭ je kelkaj gradoj, k.t.p. Alia ekzemplo: ĉu multe diferencas ĉi tiu foto de ĉi tiu? Trarigardante la fotojn, oni povas rimarki dominadon de la sama vizaĝo. Eble iu nova stelulo de E-movado? Mi ne rekonis lin. Tiam mi hipotezis, ke la posedanto de la albumoj tiamaniere sinprezentas. Kelkaj “gugladoj” tion konfirmis.
Ankaŭ en fotoalbumo de Kalle Kniivilä oni povas trovi vizaĝojn kelkekzemplere. Kvankam mi trarigardis supraĵe, tamen mi ekĝojis, ekvidinte konatajn vizaĝojn el Vilna E-klubo. Ja iliaj T-ĉemizoj tre okulfrapas !
Miaopinie, se ni deziras ion rakonti al la publiko, ni penu esprimi la propran vidpunkton al fotata objekto, transdoni la etoson, kiun ni spertis mem. Ni ne kreu galeriojn de kapoj. Ni kritike trarigardu la fotitan materialon kaj selektu fotojn por publikaj albumoj (almenaŭ por tiuj, kiujn ni proponas trarigardi). Prefere estu da fotoj kelkoble malpli, tamen ili estu interesaj por ĉiuj.
Kvankam mi kritikis, tamen vi klaku al ligoj de la albumoj. Eble vi estos pli pacienca kaj vi spertos ĝojon trarigardante la albumojn. Kion ajn ni diru, tamen ajna foto estas haltigita momento de la vivo.

No comments: