2009-11-23

Grandega historia pentraĵo de J. Matejko venis en Vilnon


La 18an de novembro en  Vilna Muzeo de Aplika Arto estis malfermita ekspozicio Lublina Unio kaj ĝia epoko en verkado de Jan Matejko, veninta el Pollando kaj dediĉita al 440-jara datreveno de ĉi tiu unio. En centro de la ekspozicio – grandega  historia pentraĵo Lublina Unio (oleopentro sur tolo, 298 cm × 512 cm) de J. Matejko (1838-1893). La pentraĵo bildigas historian eventon fatalan por Litova Grandduklando (LGD) kaj Pola Reĝlando – la kreon de Lublina unio, kiam estis kreita konfederacia ŝtato – Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kiu ekzistis ekde 1569 ĝis 1795. La pentristo fiksis momenton de ĵuro al la unio. La unio antaŭvidis, ke regnestro de LGD estos pola reĝo, estos komuna sejmo, en kiu nur triono da lokoj apartenos al LGD. Kvankam en Litovio restis apartaj admnistra aparato, fisko (ŝtatkaso) kaj armeo, litova ŝtato peris grandan parton de sia suvereneco. Poloj ricevis rajton akiri bienojn en Litovio, sed ili ne rajtis okupi ĉi tie altajn postenojn (Petras Čeliauskas, Litovio dum jarcentoj, 2002, p. 49).
Dum 1999 04 14-1999 09 10 en Vilnius estis eksponita alia grandega pentraĵo de J. Matejko  Grunvalda batalo   (oleopentro sur tolo, 426 cm x 987 cm).

No comments: