2009-11-25

Gripa epidemio


Ŝtata Komisiono por Ekstremj Situacioj konfirmis, ke en Litovio estas gripa epidemio. Tamen la ekstrema situacio ankoraŭ ne estas deklarita. Ĝis la 24a de novembro gripa epidemio estis deklarita en 39 municipoj el 60. Pasintjare epidemio de sezona gripo estis deklarita nur en urbo Kaunas. Dum sezono de jaro 2007-2008  ĝi estis registrita en 27 municipoj, dum jaro 2005-2006 – en 40 municipoj.  Pasintsemajne en landaj hospitaloj estis kuracataj pli ol 400 homoj, sanstato de du homoj estas malfacila, en reanimado troviĝas preskaŭ 40 homoj.  Ĉi-monate pro pandemia gripo mortis 2 homoj.

No comments: