2010-01-27

Anastasija Ĉumakova - la Baletistino de la Jaro 2009

Duan jaron dancanta en Litova Nacia Teatro de Opero kaj Baleto (LNTOB) 29-jara rusino Anastasija ĈUMAKOVA jam kreis ĉefajn rolojn preskaŭ en ĉiuj baletaj spektakloj. Ŝi fariĝis vera savantino de la teatro, kiam tuj el la salono de spektantoj alkuris savi traŭmitan ĉefrolulinon Eglė Špokaitė. Anastasija ricevis titolon La Baletistino de la Jaro 2009.
A. Ĉumakova naskiĝis en urbo Ĉeljabinsk (Rusio). Baletajn subtilaĵojn ŝi komencis lerni de kvin kaj duon-jara aĝo. Poste ŝi lernis en artlernejo, 8 jarojn en Koregrafia Lernejo en Permj. Studi estis tre malfacile. Mi ne havis ĉiujn fizikajn donitaĵojn, necesajn por baletistinoj. Mi estis meznivela artistino, tial mi devis multe labori, ke mi atingu tion, kion mi volas, – rememoras Anastasija. Fininte studojn en supera lernejo en Permj, ŝi komencis labori en teatro de la naskiĝurbo Ĉeljabinsk. Ĉi tie pasis 3 jaroj. Ili estis la plej gravaj en kariero de la artistino. Ĉi tie ŝi maturiĝis kiel artistino, tuj prenis al si ĉefajn rolojn. Poste Anastasija decidis provi feliĉon en ekstrlandoj. Ŝi komencis danci en Kaira teatro (Egiptio). La teatro estas bela, granda, tamen la laboro en ĝi iris sufiĉe pigre. Post 8 monatoj Anastasija komprenis, ke ĉi tie ŝi plu ne perfektiĝas kaj revenis al Ĉeljabinsk. Fama koregrafo el Moskvo rimarkis ĉi tie dancantajn ŝin kun sia partnero kaj estonta edzo kaj invitis ilin labori en Krasnojarska teatro. Ĉi tie la paro dancis preskaŭ 4 jarojn, multe gastkoncertis en Eŭropo, poste translokiĝis en Moskvon. Tamen iliaj interrilatoj ne daŭris longe. Ili divorcis antaŭ 4 jaroj.
En Moskvo mi laboris en tia trupo, kiu plej multajn spektaklojn organizadis en eksterlandoj: en Eŭropo, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Tamen baldaŭ mi laciĝis pro tia vivo. Ni forveturadis ien por tri monatoj, tie ĉiu-vespere – po du spektakloj, poste – dusemajna ripozo en Rusio kaj denove turnevojaĝoj. Tia laboro estas grandega ŝarĝo por la organismo, mi elĉerpiĝis. Mi decidis trovi la teatron, kie mi povu trankvile labori, – rakontas Anastasija.
La artistinon paroligis Lina Mustafinaitė el gazeto Lietuvos Rytas. Mi prezentas nur fragmentojn de la intervjuo.
– Kaj tiel vi venis en Vilnon?
– Jes, edzo de unu el miaj amikinoj estas litovo. Ili  translokiĝis el Ĉeljabinsk en Litovion. Mi venis en Vilnon  por viziti ilin kaj samokaze iris al LNTOB. Mi montris, kion mi kapablas, al ĉiuj tio plaĉis, tial postjare mi venis al Vilnius.
– Kial grandegan, multe da eblecoj donantan Moskvon vi ŝanĝis al malgranda Litovio?
– Moskvo ne estas la urbo por mi. Tie okazintaj homoj trafas en certajn kadrojn. Grandega konkurenco, tial konstante vi devas batali por vi, pruvadi, kion vi kapablas. Vi fariĝas kruda. Mi komprenis, ke tio ne por mi. Mi deziris ien ajn eskapi, tial aperis ĉi tie. En septembro 2008 mi venis en Vilnon labori.
– Kiel impresis vin Vilnius?
– Vilnius estas Eŭropa urbo. Tio gravas por mi. Mi multe turnevojaĝis tra Eŭropo, kutimiĝis al Eŭropaj tradicioj, tial reveninte en Rusion mi fartis splene. Al mi tre plaĉas Vilna Malnova Urbo. Ĉiu-tage mi povus promenadi sur ĝiaj stratetoj, admiri la arkitekturon. En Vilnius mi fartas tre bone, nun ĉi tie estas mia hejmo.
– En LNTOB vi ricevas pli kaj pli da ĉefaj roloj, vi estas elektita la Baleta Solistino de La Jaro 2009. Ĉu vi jam pensas, ke nun estas via stelulina horo?
– Mi pensas, ke nuntempe estas nur tia tempo. Eglė spertis traŭmon, alia baletistino tre amata de la spektantaro Miki Hamanaka atendas la bebon. Tial multajn ĉefajn rolojn dancas mi. Mi esperas, la spektantoj ne laciĝos pro mi. Tamen mi neniam kapablos anstataŭi Eglė. Ŝi vere estas la stelo, kiu neniam estingiĝos.
--
Sur la foto (LNTOB): Anastasija Ĉumakova en LA BAYADÈRE

No comments: