2010-02-01

Prezentado de libro pri kleruloj


Oni povas rimarki ĝoigan fenomenon en Litovio: aperas multaj libroj, en kiuj la aŭtoroj priskribas historiojn de siaj naskiĝvilaĝoj, urbetoj, regionoj. Tiuj libroj estas interesaj unuavice al tiuj, kiuj ankaŭ devenis el tiuj aŭ najbaraj lokoj. Tamen samtempe ili poiomete, kvazaŭ mozaiko, pliriĉigas bildon de nia lando.
Unu el tiuj aŭtoroj estas vilnanino kuracistino kaj esperantistino Alma ŠLAMAITĖ. La 28an de januaro en Vilna Domo de Instruistoj ŝi prezentis sian libron Molėtų krašto šviesuoliai (Kleruloj de Molėtai-regiono). Tamen ŝia libro diferencas de la supre menciitaj, ĉar ĝi estas interesa ne nur por devenintoj el tiu regiono. Sinjorino Alma konigas la leganton kun homoj, kiuj  estas konataj ne nur en Molėtai, sed ankaŭ kies nomoj estas gravaj en kunteksto de Litovio. Ekzemple, beatulo Mykolas Giedraitis (1425-1485), diplomato Kazimieras Graužinis (1898-1962), artisto Antanas Jaroševičius (1970-1956), litraturologo doktoro de filologiaj sciencoj Kazys Umbrasas (1916-1970), katolika pastro profesoro Petras Kraujalis (1882-1933) estas veraj kleruloj de Litovio. Tial la libro estas tre utila por tiuj, kiuj deziras ekscii iomete pli multe ol estas skribite en enciklopedioj.
En prezentadon de la libro kolektiĝis plena salono. Opinion pri la libro eldiris kaj rememorojn dividis direktorino de regiona muzeo en Molėtai Viktorija Kazlienė, "elmigrintoj el Molėtai al litovaj urboj" (tiel sin prezentis iu preleginto) profesoro literaturologo Petras Bražėnas, doktoro pri fizikaj sciencoj Rimantas Kraujalis, vicministro pri landa defendo Vytautas Umbrasas kaj aliaj. Ĉiuj ĝojis pri la libro kaj bondeziris al la aŭtorino verki la duan kaj eble eĉ la trian volumojn. Kompreneble, pri la libro, pri verkada proceso rakontis ankaŭ Alma Šlamaitė mem. La aranĝon kronis kantoj de bardo Kazimieras Jakutis.

No comments: