Poeto Justinas Marcinkevičius, neoficiale titolata patriarko de la landa poezio kaj eĉ de la tuta kulturo la 10an de marto ĝisatendis la 80-jaran jubileon. La jubileaj aranĝoj en Litovio daŭris pli ol unu semajnon.
Se demandi, kun kio asociiĝas nomo Justinas Marcinkevičius, verŝajne multoj respondus: kun liaj dramoj Mindaugas, Mažvydas, Katedralo. Ĉi tiuj dramoj ne nur plenumis gravan historian rolon dum kelkaj jaroj antaŭ rekreo de sendependeco de Litovio, sed ankaŭ iĝis simbolo de spirita renaskiĝo de litova nacio. Justinas Marcinkevičius kvazaŭ blanka kronikisto fiksas en siaj verkoj ankaŭ aktualaĵojn de Litovio: la renaskiĝa periodo kun Sąjūdis, la Baltia Vojo, deklaro de a Sendependeco kaj maltrankvilaj tagoj, kiam libero de Litovio pendis kvazaŭ sur la haro...
La poeton gratulis, dankis kaj bondeziris al li ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė, prezidanto de Sejmo Irena Degutienė.
Vilnanoj renkontiĝis kun la poeto en Klubo de Verkistoj. Ĉi tie funkciis granda fotoekspozicio dediĉita al J. Marcinkevičius. Fotistino Ona Pajėdaitė en la fotoj fiksis preskaŭ tutan vivon de la poeto. Tamen neniu povis tiujn fotojn ekvidi. En la salono estis tiel multe da homoj, ke eĉ J. Marcinkevčius mem apenaŭ povis penetri en la salonon… Homoj sidis triope sur du seĝoj, ili sidis sur fenestrobretoj, sur la planko, ili plenŝtopis la koridoron. Kvazaŭ dum la plej grandaj religiaj festoj, aŭ dum tiuj tagoj en la Katedrala placo, kiam la popolo skandis la vorton Lie-tu-va… (Litovio) el dramo Mažvydas.
La poeto konfesis en la vespero: Dum la tuta mia verkista vivo mi ne havis alian temon. Mia temo estas Litovio.
Homoj kaptadis ĉiun lian vorton. Ŝajnas, la popolo amas Litovion de versoj de la poeto pli ol tiun, en kiu ni vivas insultante la regpotencon… Ŝajnas, al homoj necesas konfirmo de la espero, ke Litovio de J. Marcinkevičius ankoraŭ ekzistas…
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment