2010-04-20

Ĉu litovoj estas la nacio, sieĝita de malamikoj kaj kanajloj?

La saman tagon, kiam lastan fojon en Litovion venis pola ŝtatprezidento Lech Kaczynski, Sejmo refutis proponitan de la registaro amendon permesanta skribi nomojn en personaj dokumentoj ankaŭ per nelitovaj literoj. Apenaŭ 8 membroj de parlamenta frakcio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj subtenis la proponon. Eĉ  la ministro pri eksterlandaj aferoj kaj la prezidanto de Sejmo voĉdonis kontraŭ sia registaro. Antaŭ nelonge en la partio fondita Societo de Purigado de Litova Lingvo indignas pro tio, kion ĝi nomas konstanta cedo al postuloj de poloj. Ne malpli severe oni kontraŭas al proponoj skribi ambaŭlingve nomojn de stratoj en distriktoj de Litovio, kie poloj dominas.

Al iuj purigado de litova lingvo estas preteksto esprimadi kontraŭpolecajn humorojn. Signife pli grandan danĝeron fontas anglismoj: ni jam ne havas gvidantojn aŭ estrojn, sed estas nur lyderiai [li'derej] (el la angla leader).  Tamen tio ne instigis organizi la societon por purigado de la lingvo. Modere oni reagas al tio, ke en Vilnius iuj informaciaj ŝildoj estas skribitaj en la litova kaj la angla.

Oni devus doni al poloj rajton skribi en oficialaj dokumentoj tiajn familinomojn, kiaj ili estas. Kial  litovigi devige familinomojn de la homoj, kiuj tion ne volas? Regpotenco de Smetona, kiu zorgis ne malpli pri sorto de litova lingvo, permesis al poloj skribi siajn familinomojn pole, kvankam tiutempe rilatoj inter Litovio kaj Pollando, malkiel nuntempe, estis streĉaj kaj neamikaj.

Poloj ne estas litovoj, tamen la pola komunumo ne estas fremda korpo. Multaj poloj loĝas ĉi tie dum jarcentoj. Oni devas kutimiĝi al penso, ke oni ne sukcesos ilin litovigi, kiel sovetuloj ankaŭ ne sukcesis rusigi litovojn. Ili ne elvokas danĝeron al Litovia ŝtato. Do ni ne konsideru ilin malamikoj kaj kontentigon de motivitaj postuloj – kiel flatado.

Tiel nomata Ora Regulo instigas konduti nin kun aliaj tiel, kiel ni deziras, ke oni kondutu kun ni. Se ni aprecas nian kulturon kaj naciecon, ni devas simile taksi naciajn sindevigojn de aliaj  kaj montri decan estimon al iliaj naciaj sentoj. Toleremo ne estas perfido de la ŝtato. 

Estas komplikaj rilatoj kun Rusio kaj rusoj. Iam estas esprimata simpatio al ordinaraj rusoj kiel bonanimaj homoj, iam oni rigardas al ili suspekteme, kiel al ebla la kvina kolono. Rusio ne estas amika lando, tamen vaste disvastigita bildo de eterna kaj malica malamiko ne estas adekvata. Politiko de nacioj kaj ŝtatoj ŝanĝiĝas. Germanoj jam ne estas militaristoj, svedinoj jam ne fieras je sia virgeco.
Lastatempe oni strabas al Okcidento. Pli oftas aludoj, ke Moskvan regadon anstataŭis Bruselo, ke la memkontenta kaj sata Okcidento degeneris, subiĝis al materialismo, kontestis verajn valoraĵojn. Onidire, estas nenio sekvinda en Okcidento, eble oni devas pli limi de ĝi, ke ni nerimarkeble ne malakceptu "verajn litovajn" valoraĵojn. Disvastigon de ĉi tiu koncepto spronas oftaj eldiroj de politikistoj, ke en eksterlanda politiko ni defendas valoraĵojn, tamen Germanio – la gastubaron. La parado de samseksemuloj subtenata de okcidentanoj, kontraŭverseco pro Leĝo pri protekto de neplenaĝuloj rimarkebe fortigis ĉi tiujn negativajn antaŭjuĝojn.

Okcidento havas nemalmulte da mankoj. Tie ne ĉio estas oro, oni ne devas ĉion imiti. Tamen komencan troigitan ekraviĝon anstataŭas troigita malesperiĝo kaj kritikemo, nepripensita kondamno de tio, kio ankoraŭ estas fremda al ni.

Ankaŭ al litovoj oni ne montras eksterordinaran amon. La novaj elmigrintoj estas konsiderataj se ne perfiduloj, tamen almenaŭ  ne samvaloraj membroj de la nacio.

Fortiĝas dum soveta periodo altrudita vidpunkto, ke veraj litovoj estas nur tiuj, kiuj loĝas en teritorio de Litovio. Tiam ĉiuj ceteraj estis burĝaj naciistoj, nuntempe ili estas profitemuloj indiferentaj al la nacio. Malnovaj elmigrintoj, diversaj amerikanoj kaj rifuĝintoj el Litovio dum la Dua mondmilito estas eĉ malpli indaj, ĉar ili komforte loĝis eksterlande, kiam veraj litovoj rezistis al sovetoj.
En imago de iuj Litovio estas la lando sieĝita de malamikoj kaj kanajloj, oazo de virto en valoraĵojn perdita dezerto. Ne ĉiuj litovoj tiel pensas, eble eĉ ne la plimulto. Tamen en publikeco pli kaj pli oftiĝas koncepto de fortreso kaj sieĝo.

Estas malbone, ke tiuj superpatriotoj ne havas respondojn al problemoj de Litovio. Ksenofoba slogano Litovio – nur por litovoj eble tiklas korojn de iuj, tamen antaŭ longe Litovio ne estis kaj estontece ne estos sen naciaj minoritatoj. Oni povas forte sin teni kaj ne kontentigi petojn de lokaj poloj, tamen tio ne fortigos de ties inklinon al Litovia ŝtato, kvankam tia fideleco estus utila al litova nacio.
Insultado de elmigrintoj, forpreno de civitaneco ne instigos ilin reveni, kvankam ilia reveno fortigus la ŝtaton kaj la nacion.

Mi iomete densigis kolorojn. Estas multaj virtaj, bonaj litovoj, kiuj senteme reagas al fremdaj malfeliĉoj, ekzemple, malavare donante monojn al viktimoj de tertremo en Haitio. En razkapulaj demnstracioj partoprenas malmulte da junularo. Kvankam la najbaroj estas skeptike taksataj, tamen oni vivas kun ili en konsento. Ne ekzistas tia nacia streĉo, kiel tiu en Belgio inter flamandoj kaj valonoj, aŭ en Slovakio inter slovakoj kaj hungaroj.

Estas domaĝe, ke parto da politikistoj kaj tiel nomata elito, kiuj havis eblecon konatiĝi kun pli vasta mondo, provokas fermitan provincialismon. Altrudata de ili suspektema vidpunkto al la mondo, maltoleremo al fremduloj malfaciligas penojn lukti kun nuntempaj problemoj, faras Litovion malpli alloga lando.

1 comment:

Russ Williams said...

Trafa kaj interesa rimarko pri la malakceptemo al la pola sed la aŭtomata akceptemo al la angla!