2010-04-30

eBay aŭkcias pupon "Kubilius"

En la plej populara interreta aukcio eBay  la 25an de aprilo estis anoncita propono akiri pupon Kubilius por komenca prezo   de 0,99 USD.  Laŭ la foto,  la pupo  estas simila al ĉefministro de Litovio Andrius Kubilius.

La pupo estas nova, produktita permane, ĝia alto – 24 cm. Komence la aŭkcio okazis malvigle, tamen poste prezo de la pupo ekkreskis kvazaŭ surgiste.  Merkrede postagmeze la prezo jam estis plialtigita  ĝis 235 USD.

Mi kredas, ke vi aktive partoprenas en la aŭkcio.  Mi vere ĝojas kaj proponas al vi aktive partopreni. Mi ankoraŭ  ne decidis, ĉu mi aĉetos ĝin, tamen mi dezirus, ke la prezo estu egalvalora al mia aŭtoritato, – post la merkreda registara kunsido ŝercis A. Kubilius en tradicia komentario al amaskomunikiloj.

Ĵaŭde la ĉefministro al ripeta demando, ĉu li partoprenos en la aŭkcio kaj aĉetos la pupon, respondis: La monon mi jam ne havas, nun mi pensas, ĉu mi ne  povus pretendi, ekzemple, al 10-procenta interezo?

Hodiaŭ  por la pupo jam estis proponitaj 3683 USD.
La aŭkcio finiĝos la 6an de majo. Interese, kia estos la lasta prezo?

No comments: