Lastatempe inter Moskvo, Londono kaj Parizo konstante vojaĝanta litova aktorino I. Dapkūnaitė denove aperis en Vilnius.
La 21an de majo en Vilnius la plej elstara litovdevena aktorino partoprenis en lasta ĉi-sezone koncerto de Litova Ŝtata Simfonia Orkestro (dirigento Gintaras Rinkevičius). Ŝi plenumis rolon de Jeanne d'Arc ( Johana de Arko ) en oratorio Jeanne d'Arc sur ŝtiparo (Jeanne d'Arc au bûcher) de Arthur Honegger.
Unuafoje ĉi tiun rolon I. Dapkūnaitė ludis antaŭ 20 jaroj – en 1990.
La aktorino dum provluda paŭzo konsentis dediĉi 5 minutojn al korespondentino de Lietuvos Rytas Rūta Peršonytė.
Dum jarcentoj multaj malsamaj Orleanaj fraŭlinoj disvastiĝis en artaj kaj muzikaj verkoj. Kion signifas ĉi tiu rolo por vi?
Ĝi signifas al mi nenion. Gravas nur la evento mem. Ĝoje, ke G. Rinkevičius rememoris nian estintan kunlaboradon, afable invitis veni kaj ankoraŭfoje prezentiĝi kune sur la scenejo.
Tamen oni diras, ke en la vivo nenio okazas hazarde, kaj certa rolo atingas la aktoron en certa tempo, por ke respegulu staton de lia animo. Povas esti, en ĉi-lasta etapo de via vivo vi alfrontis iujn seriozajn defiojn aŭ fatalajn eventojn, dum kiuj vi devis akcepti kurĝajn decidojn?
Mi vivas kiel antaŭe. Mi ne dezirus ĉi tiun rolon ligi kun mia vivo.
Kiam vi venis en Vilnon? Kion vi jam vizitis?
Mi venis marde kaj rekte el la aviadilo venis en la provludon. La tutan tempon mi nur provludas. Mi havas tempon por renkontiĝoj nek kun proksimuloj, nek kun amikoj. El Litovio mi elvenos tuj post la koncerto.
Ĉu vi ne sentas vin iam kiel sciuro en la rado, kiu konstante rapidas kaj ne havas tempon halti por ektuŝi ion plezuran por la koro?
Kiam mi bezonas, mi ektuŝas. Mi pensas, ke mian vivon mi ordigas tiel, kiel al mi plaĉas. Mi ne povas plendi pro manko de la atento. Mi ne sentas min sola.
Kiun lokon vi nomas via hejmo?
Estas diverse. Kie mi loĝas, tie estas mia hejmo. Iam ĝi estas hotelo, iam – mia propra loĝejo. Plej ofte oni povas min renkonti en aviadiloj. Mi eĉ ne scias, al kiu lando mi povus atribui statuson de mia hejmo. Mi migradas inter Moskvo, Londono, Parizo.
Ial en Litovion vi venas tre malofte.
Ne malofte. Iam mi vizitas miajn hejmanojn. Ĉiam estas agrable reveni en Vilnon, ĉar ĝi estas la urbo proksima al mia koro. Ĉi tie mi multe piediradas.
En Rusio vi estas stelulino. En Moskvo ĉiu preterpasanto scias vian familinomon kaj fiere nomas vin rusa aktorino. Kiel vi sentiĝas estante neformala civitanino de alia lando?
Normale. Mi tie multe filmludas, havas multajn amikojn.
Ĉu pli multe da proponoj vi rifuzas, aŭ akceptas?
Mi ne povus kompari. Iam mi rifuzas iujn rolojn, kiam io ne "gluiĝas". Mi ne havas ravorolon. Mi ne pensadas pri la reĝisoro, en kies filmo mi dezirus ludi. Mi intence elektas rolojn de malsamaj tiparoj, ĉar al mi estas interese provi min kaj en la dramo, kaj en la komedio. Se paroli sincere, al mi plej interesas kinoprovadoj. Ĉiu provado estas kvazaŭ malgranda eksperimento, helpanta malkovri mian heroon en kunteksto de kreata filmo. Ĉiu-foje estas scivoleme, ĉu mi trovos aŭ ne trovos. Kaj poste komenciĝas la filmado. Por mi tio estas la vivo kunligita kun certaj homoj, certaj urboj, certaj kostumoj, certaj hoteloj. Kiam mi poste returniĝas, nome tion rememoras.
Kiel vi prepariĝas al rolo?
Ĉiufoje alimaniere. Ĉio dependas de la rolo, de cirkonstancoj. Rolo de Johana de Arko estas konata al mi el la antaŭa laboro. Tamen ankaŭ nun estis bezonata granda prepariĝo. Tio estas muzika verko kaj tio estas tre malfacile por mi. Mi ĉiufoje grimpante sur la scenejon travivas ekscitiĝon. Kaj tion oni ne povas eviti. Estas tiel, kiel estas. Mi havas neniajn receptojn por kvietiĝi. Ĉiufoje mi kondutas diverse. Iam mi eksaltetas kaj tio helpas.
De kio vi ĉerpas inspiron?
Diversmaniere. Min tre ĝojigas senatende aperintaj diversaj projektoj, kiel, ekzemple, ĉi tiu.
Ĉu la amo estas inspiranto de verkado?
La amo ĉiam inspiras.
Ĉu vi nuntempe estas enamiĝinta?
Tio vin ne tuŝas. Nun vi tre riskas, ĉar mi ekstaros kaj foriros. (*)
Kion vi faras, kiam vi laciĝas de vi mem?
Mi iras promeni, vizitas kafejon, renkontiĝas kun amikoj. Ne ekzistas unu modelo – iam mi deziras ien forveturi, iam ĝuas hejman trankvilon. Mi legas librojn, ofte spektas televidilon. Ĉe mia lito ĉiam kuŝas plej amataj libroj. Ekzemple, al mi tre plaĉas libro pri Londono Sabato (Saturday) de brita verkisto Ian McEwan. Tamen la plej proksima al la animo estas la Al si mem (Ad se ipsum libri) de Marko Aŭrelio. Mi freneze amas spekti filmojn. Ajnajn kaj iam ajn. Plej gravas, ke tio al mi ne tedas.
Kiel komenciĝas via tago?
Al mi plaĉas leviĝi frue. Poste ĉio sekvas tre ordinare – mi lavas min, manĝas, gimnastikas. Kie kaj kiel mi trinkas kafon, tra kiu fenestro mi rigardas, mi ne diros. Mi tre ne amas rakonti pri mia persona vivo.
Vi estas juneca, ĉarma virino. Sen ŝminkaĵo vi aspektas kiel adoleskulino. Estas mirinde, la vizaĝo estas sensulketa. Malkovru sekreton de via bela aspekto.
Mi ne scias. Pri tio mi ne meditadas. Dankon por la komplimento. Se vi tion nedirus, mi ne pensus pri tio. Mi leviĝas kaj penas esence travivi unu tagon, poste la alian. Tiel ĉiutage.
Ĉu vi vojaĝas kun granda pakaĵo?
Iam jes. Ĉio dependas, kien kaj kiucele mi veturas. Okazas, ke reveninte mi ankoraŭ ne elpakis la valizon kaj jam devas denove ien vojaĝi. La vivo estas diversflanka. Tamen kien mi vojaĝu, mi ĉiam kunprenadas porteblan komputilon.
Kiel vi dorlotas vin?
Mi ripozas. Mi tre amas promenadi. Mi povas malproksime iri senlace. La humuron levas malsamaj aĵoj estantaj en malsamaj lokoj. Kiel en iu kanto: "Se vi iras tra dezerto, vin ĝojigos gluto da akvo, se vi trafis en fortan pluvon, estas beno havi ombrelon."
Iam, ke mi estu feliĉa, mi bezonas ion tre multan, kaj iam ĝojigas eĉ bagatelaĵo.
Kia estas viaj planoj por estonteco?
Ĉi-jare mi filmludis en usona romantika komedio 30 frapoj. Antaŭ nelonge ni sonigis ĉi tiun filmon. Mi havas nemalmulte da diversaj kreadaj planoj. Nuntempe okazas prepariĝoj al kelkaj kinofilmoj, tamen mi neniam parolas pri ankoraŭ nefaritaj laboroj. Miaj honorarioj dependas de budĝeto de verkata kinofilmo. Se iu min tre deziregas, kopreneble, mi kostas pli multe. En ajna kontrakto pli fortajn poziciojn okupas tiu, kiu havas eblecon rifuzi la proponon.
--
(*) En pasintjare kreita kinofilmo L'affaire Farewell de franca reĝisoro Christian Carion I. Dapkūnaitė ludis kun fama reĝisoro kaj aktoro Emir Kusturica. Ĉi-jare rusa gazetaro skribis, ke inter ili ĝermis amromano. La 20an de januaro ili duope en Moskvo festis 47-jariĝon de I. Dapkūnaitė. Oni asertis, ke edzino de la reĝisoro eksciinte pri ĉi tiu amromano ekminacis je la divorco. I. Dapkūnaitė ĉi tiujn onidirojn malkonfirmas.
(Aŭtoro de la foto: Irmantas Gelūnas)
No comments:
Post a Comment