2010-05-19

Grandaj libroj. La Eterna Libro de Monto Rambynas

La Eterna Libro de Monto Rambynas (1) al patriarko de Litovio Minora Martynas Jankus estis donacita en 1928 okaze de 10-jariĝo de Litovia sendependeco kaj 70-jara jubileo de M. Jankus. Tio estis donaco de Litovia socio por meritoj de M. Jankus en aligo de regiono Klaipėda al la Granda Litovio.

La Eterna Libro de Monto Rambynas iĝis gastlibro de M. Jankus kaj tiu de Litovio Minora. En ĝi subskribis plej eminentaj homoj de tiutempa Litovio. Honoro subskibi kiel unua en la libro estis prezentita al Vydūnas.

Eksterlandaj ambasadoroj, enmanigintaj siajn distingsignojn al la Litovia ŝtatprezidento, nepre venadis por sinprezenti ankaŭ al  M. Jankus, tiutempe titolata la malgranda aŭ la dua Litovia ŝtatprezidento kaj por subskribi en la libron. Dum 11 jaroj estis uzitaj 90 paĝoj de ĉi tiu libro. Ili estis plenaj je subskriboj  kaj bondeziroj  en lingvoj latva, estona, sveda, finna, germana, rusa, norvega, angla, hinda kaj eĉ la japana.

En 1939, kiam la regionon de Klaipėda okupis hitleranoj, M. Jankus estis devigita retiriĝi al Kaunas. Li kunprenis nur la Eternan Libron kaj prenis neniun alian personan aĵon.

Kiam M. Jankus sukcese atingis la provizoran ĉefurbon de Litovio, Kaŭna Radiofono donis interkonsentitan signon, ludante melodion Tykiai, tykiai Nemunėlis teka...(Kviete, kviete Nemunas fluas...). Dum la milita tempo kaj iom poste la libron gardis familio de kolonelo, ĉefa skolto Juozas Šarakauskas.

En 1963 la libro estis transdonita al fako de raraj presaĵoj de Nacia  Biblioteko de Martynas Mažvydas, kie ĝi estas konservata ankaŭ nun. Nur la 15an de januaro, kiam estas solenata la dato de aligo de Klaipėda-regiono al Litovio, la libro estas alportata en la parlamentejon.

La lasta enskribo en la libro atestas, ke M. Jankus deziris, ke ĝi revenu hejmen. Entreprenisto el Pagėgiai (distrikto Šilutė) Ričardas Savickas eksciinte historion de la libro klopodis, ke la lasta deziro de M. Jankus estu plenumita. Tamen la biblioteko rifuzis la libron redoni, ĉar hodiaŭ ĝi estas konsiderata kiel valorega historia relikvo de Litovio.

Tiam naskiĝis ideo krei kopiaĵon de la libro. La laboro estis komisiita al pentristino Dalia Marija Šaulauskaitė. En la novan libron silkografie estis transportitaj enskribo de Vydūnas, enkonduka vorto de M. Jankus, kopio de Akto de Tilžė (2). En la libron estis enbinditaj precipe altkvalitaj1000 paperfolioj.
Laŭpeze la libroj diferencas. La originala pezas 18,5 kg. La kopio estas pli peza – 22,5 kg (kun kverka ingo – 23,5 kg).

La 13an de julio 2002 rekreita Eterna Libro de Rambynas estis alveturigita en domon de M. Jankus en Bitėnai . En la libron unuaj subskribis membroj de Vydūnas-Societo.

--
(1) Kelkaj rimarkoj pri vorto 'monto' (litove kalnas). En Litovio la plej alta punkto estas Aukštasis kalnas (Monto Aukštasis [aŭkŝtasis] aŭ La Alta monto – 293,84 m super la mara nivelo).  Se kompari ĝin kun Everesto, ĝi estas nur eta monteto. Litovaj esperantistoj litovan vorton 'kalnas' ofte tradukas 'monteto' (lit. kalva, kalnelis). Tamen en kunteksto de Litovio la vorto 'monto' (kalnas) estas uzata, kaj tradukante ĝin kiel  'monteto', miaopinie ne estas plene transdonata vera senco, kiun ĉi tiu vorto enhavas en la konkreta kunteksto. Tial en la titolo de la libro mi uzas Monto Rambynas, sed ne Monteto Rambynas, kvankam alto de la monto estas nur 46 m.
 
(2) Akto de Tilžė –  la deklaracio, akceptita de Nacia Konsilio de Litovio Minora la 30an de novembro 1918 en urbo Tilžė (germ. Tilsit, nuntempe Sovetsk) pri rajto aligi Litovion Minoran al Litovia ŝtato.

No comments: