2010-05-11

Semajnfine paradis gejoj kaj militveteranoj


Pasinta semajnfino por vilnanoj elstariĝis kiel tagoj de demonstracioj. Sabate (la 8an de majo) okazis geja manifestacio. Dimanĉe veteranoj de la dua mondmilito aranĝis demonstracion okaze de la 65-a datreveno ekde fino de la Dua mondmilito. Ambaŭ aranĝojoj renkontis pli-malpli grandajn protestojn.

En Vilnius –geja parado
Sabate unuafoje en historio de Litovio okazis manifestacio de homoseksualoj “Por egaleco”. Vilna magistrato eldonis permeson manifestacii en strato iranta laŭ rivero Neris. La strato estis gardata per bariloj. Fakte, dezirantoj spekti la manifestacion, tion fari ne povis, ĉar unuflanke la demonstrantoj kaj spektantojn dividis rivero Neris, aliflanke – sufiĉe longa distanco.  
Mi observas la manifestacion, tamen en ĝi partoprenas tre malmulte da homoj kaj estas tro multe da policanoj. Ĉi tiu tago, ŝajnas, ne estas populara, – eldiris sian opinion gasto el Brazilo Sedl, spektante la aranĝon okazanta trans la rivero.

La ordon certigis ĉ. 800 policanoj, rajda polico, kinologaj taĉmentoj. La polico estis preta ekuzi gason, elektroŝokon. En la aero "pendis" helikoptero. Ĉe la zono de la demonstracio estis establitaj kontrolpostenoj, en kiuj estis kontrolataj aĵoj de dezirintoj eniri. Estis malpermesate enporti ne nur bastonojn, brulivajn likvaĵojn, ŝtonojn, diversajn pezajn aĵojn, sed ankaŭ ovojn kaj tomatojn. Listo de la partoprenantoj estis anticipe kompilita. La manifestantoj estis veturigitaj per aŭtobusoj al/el loko de la demonstracio. En la urbo estis haltigataj junuloj, kiuj provis kaŝi la vizaĝojn en kapuĉoj.

Ĉi tiuj rimedoj permesis atingi, ke la aranĝo okazu sen pli grandaj incidentoj. Tamen estis kaptitaj 18 protestintoj kontraŭ la manifestacio, kiuj deliktis publikan ordon. El la aranĝo estis elkondukitaj parlamentanoj Kazimieras Uoka kaj Petras Gražulis.

En la manifestacio partoprenis ĉirkaŭ 300 manifestantoj. Kontraŭ ili sian malkontenton esprimadis ĉirkaŭ 1000 protestantoj.

Kelkdekoj da homoj kolektiĝis ĉe la Arkikatedralo kaj protestante kontraŭ geja manifestacio preĝis, kiel diris monsinjoro Alfonsas Svarinskas , "por savado de Litovio".

Laŭ sociologiaj esploroj la manifestacion malaprobas tri kvaronoj de Litovia loĝantaro. Pli ol 50 parlamentanoj eldiris sian opinion kontraŭ ĉi tiu aranĝo.

Gvidanto de Litova Geja Ligo Vladimir Simonko okazintan manifestacion taksis bonege.

 Fotoj  kaj video pri la aranĝo.

Demonstracio de militveteranoj
Demonstracio de veteranoj de la Dua mondmilito dimanĉe estis tre modesta. La magistrato ne donis permeson aranĝi la demonstracion sur la ĉefstrato de Vilnius Gediminas-avenuo. Estas permesate iri sur Vrublevskio-strato, kiu longas 233 metroj. Tamen ankaŭ en ĉi tiu mallonga itinero la demonstrantojn akompanis voĉoj de protestantoj, kiuj konsideras, ke fino de la Dua mondmilito alportis al Litovio la duan okupacion.

La festo kulminis en Tombejo de Antakalnis ĉe memorejo por sovetaj soldatoj. Ĉi tie brulas la Eterna Fajro. En la tombejon kolektiĝis multaj homoj kun floroj, sonis rusa muziko gloranta venkon kontraŭ nazia Germanio, memoriganta la venkbatalojn de Sovetio, tiujn kiel batalo de Stalingrad, kiu estis grava en la milito kontraŭ la Tria Germana Regno.

Lunde parlamentano socialdemokrato (kaj esperantisto) Vytenis Andriukaitis parolis en gazetara konferenco:
– Homoj de Litovio scias, kiom da ŝtatestroj estis en Moskvo – kaj tiuj de Baltaj ŝtatoj, kaj de aliaj ŝtatoj, ankaŭ vidis paradon de la aliancanoj. En Moskvo kune kun Rusia militistaro paradis niaj strategiaj partneroj: Pollando, Francio kaj aliaj landoj. Kun la poloj kaj francoj ni eĉ havas traktaton pri strategia partnereco. Do, en ĉi tiu internacia kunteksto sufiĉe strange aspektis tiuj limigitaj rajtoj, kiuj por distingi finon de la Dua mondmilito estis donitaj al partoprenintoj de ĉi tiu milito.
Fotoj.

P.S.
Reeĥoj pri la semajnfinaj aranĝoj ankoraŭ estas aŭdataj. Plimulto da ĝenerala kunveno (pli ol 100 partoprenantoj) de partio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj de Litovio en ĉefurba filio Lazdynai akceptis decidon postulanta eksiĝon de sampartiano urbestro Vilius Navickas por eldonitaj permesoj al manifestacio de samseksemuloj kaj al la demonstracio de veteranoj de la Dua mondmilito.

3 comments:

Russ Williams said...

Dankon pro la raporto! Mi eksciis pri tiu gejrajta evento nur dank' al via blogo.

Ne surprizas, bedaŭrinde, ke estus tiom da histerio kaj protestoj kontraŭ la unua geja manifestacio en lando.

Espereble la homoj pli kaj pli konstatos, ke nek sencas nek justas esti tiom maltoleremaj al aliaj homoj simple pro samseksemeco. Certe "savado" de lando ne rezultos el malamo al aliaj homoj, kiuj ankaŭ estas najbaroj, kolegoj, amikoj, parencoj, ...

Stanislavo Belov said...

Mirinde estas, ke en tiom klerita lando kiel Litovio estas tiom multe da idiotoj, konvinkitaj ke la venko en la dua mondmilito estis malĝojo por Litovio. Ĉu pli plaĉas al ili Litovio kun koncentrejoj kaj naziaj paradoj? Aŭ ili bedaŭras, ke oni ne sukcesis ĝismurdi ĉiujn litovajn judojn, ĉu? Komunustojn ne estis karuletoj, sed ili ne ekstremis eĉ unu popolon kiel faris tion nazioj kun ciganoj kaj judoj kaj nepre farus kun slavoj. Diri pri genocido de litovoj estas stultaĵo. Nazioj neniigis dum kelkaj jaroj ses el sep milionoj da eŭropaj judoj. Ĉu komunistoj ne povis fari tion dum duoncentjara regado de malgranda Litovio, se ili vere volus okazigi genocidon? Ve, idiotoj ne demandas sin, ili ja ĉiam havas respondojn.

Russ Williams said...

Pri la komento pri "idiotoj" kiuj ne ĝojis pri la dua okupacio de sia lando:

Do se du okupacioj estis malbonaj, sed la unua estis pli malbona ol la dua, oni do devas esti danka kaj ĝoja al la dua longdaŭra okupacio?

La plej bona laŭdo, kiun vi mencias pri la longa totalisma komunisma reĝimo, estas ke almenaŭ ĝi ne faris amasmurdadon! Ĉu nura ĉesado de amasmurdado devas sufiĉi por ĝoji kaj esti dankema, kaj oni ne sentu malĝojon pro perdo de libero kaj sendependeco sub totalisma reĝimo starigita de okupacianta invadinto?