2010-06-17

En Vilnius estas inaŭgurita Tibeto-skvaro

Post diversaj subtenaj aranĝoj, longdaŭraj diskutoj en komisionoj kaj komitatoj de Vilna magistrato, finfine en Vilnius estas Tibeto-skvaro.

La 15an de junio en Vilna malnovurba distrikto Užupis estis inaŭgurita Tibeto-skvaro.

Dum la ceremonio estis malkovrita monumenta plateto pri Tibeto skvaro, sonis Tibeta gonga muziko. En la solenaĵo partoprenis ĉirkaŭ 200 vilnanoj.
Kiel diras la iniciatintoj, legitimado de la skvaro kun nomo Tibeto estas unika honorigo de ĉi tiu kulturo kaj religio, kaj solidareco de litova nacio kun tibetana nacio.

En la aranĝo partoprenis reprezentanto de Lia Sankteco Dalai-Lamao la 14a en Norda Eŭropo, Pollando kaj Baltiaj landoj Thubten Samdup.

Dankante por la decido, akceptita "dum la tempoj, kiam neniu deziras malpaciĝi kun Ĉinio", li dankis al ĉiuj kolektiĝintoj por subteni Tibeton kaj donacis al aŭtorino de la skvar-ideo Rūta Norkutė kaj Vilna vicurbestro Gintautas Babravičius  tradiciajn belajn tibetanajn ŝaletojn, kiuj simbolas sincerajn korojn kaj la plej bonajn bondezirojn.

La ambasadoro certigis, ke dum proksimaj du-tri jaroj Lia Sankteco Dalai-Lamao trovos tempon por la tria vizito al Litovio.

Laŭ vortoj de la reprezentanto de la spirita aŭtoritato, nuntempe situacio en Tibeto kaj stato de tibetanoj mem estas kriza. La subpremo fortiĝas, Ĉinio estas vere granda potenco en la mondo kaj apenaŭ ekzistas la ŝtato, kiu kuraĝus malkaŝe diri, kion ĝi pensas pri Ĉinia politiko en Tibeto.

"En ĉi tiuj precipe komplikaj cirkonstancoj via decido titoli ĉi tiun belan kaj hejmece komfortan lokon de Vilnius je nomo Tibeto sendube atingos la orelojn de tibetanoj. Ili neniam forgesos tion, kion vi faris pro Tibeto", –substrekis la ambasadoro.

Litovio pri "Tibeta demando" konsideras ĝeneralan pozicion de Eŭropa Unio (EU), kies esenco estas politiko de "unu Ĉinio" baziĝanta sur principo de agnosko de teritoria unueco. Tamen Litovio kune kun aliaj EU-landoj  estas por dialogo inter Ĉinia potenco kaj Dalai-Lamao, por paca reguligo de interrilatoj, aspirante kreivan solvon kaj samtempe estimante kulturon, religion kaj identecon de Tibeto.

Projekton pri Tibeto-skvaro en fino 2008 iniciatis de Subtena Grupo de Tibeta Libero. La iniciaton, kiu elvokis multajn diskutojn inter politikistoj, dekomence subtenis komunumo de Užupis, Komisiono de UNESCO en Litovio, Interparlamenta Tibeta Grupo,  Fonduso de Kulturo por Subtenado de Tibeto, Centro pri Verkada Heredo de Jurga Ivanauskaitė, Lietuvos Sąjūdis, kulturaj kaj sociaj agantoj.

Ankaŭ Kaŭna magistrato antaŭnelonge decidis doni nomon Tibeto al iu urba placo.

No comments: