2010-06-28

En Visaginas kunvenis esperantistoj el 24 landoj


La 26an de junio en Visaginas komenciĝis la 46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La internacia aranĝo en Visaginas daŭros ekde 26a junio ĝis la 4 julio. La alta protektanto de BET-46 estas la urbestro de Visaginas Vytautas Račkauskas. La aranĝon protektas ankaŭ UEA.

La 46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj ĉi-jare estas dediĉitaj al 35-jariĝo de urbo Visaginas.

Partoprenantojn de BET gratulis Ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller.

BET'oj estas tradiciaj. Ili okazas ĉiujare (krom kelkaj jaroj) ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. Komence ili estis nomataj Baltiaj Esperanto-Tendaroj. Dum soveta tempo estis tre malfacile organizi tiajn aranĝojn, ĉar tiame Esperanto-agado ne estis tolerata. Laŭvicaj BET'oj ne okazis en la jaroj 1973, 1979-1982 pro malpermeso de loka soveta regpotenco.

Signifo de Baltiaj E-Tagoj estas grandega por historio de E-movado en Baltiaj landoj, ĉar ĉi tiu aranĝo estis unusola ĉenero unuiganta esperantistojn de niaj landoj.  Tiutempe fondi E-organizojn estis malpermesate. Kun ĉi tiuj aranĝoj en Baltiaj landoj komenciĝis organizita E-movado.

Ĉi-jare en Baltiaj Esperanto-Tagoj partoprenas preskaŭ 250 esperantistoj el 24 landoj de la mondo (Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando, Svedio, Pollando, Germanio, Francio, Italio, Belorusio, Nederlando, Belgio, Rusio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Slovakio, Portugalio, Rumanio, Luksemburgo, Britio, Argentino, Danio, Sud-Afriko, Sud-Koreio).

Programo de BET estas tradicia: funkcios Somera Universitatoj, E-kursoj por komencantoj, diskutos pri E-problemoj gvidantoj de E-kluboj, estos konsekrata Sankta Meso en Esperanto (konsekros monsinjoro Lionginas Vaičiulionis).

Estos abunda kaj riĉa kultura programo. Al esperantistoj helpos artkolektivoj el Visaginas (ensemblo Rodnik,  dancgrupo Rodniĉiok, ensemblo Asorti, ukraina folklora ensemblo Kalyna, lernantoj de muzika lernejo, popolensembloj Suzorje, Tanočak, tatara artkolektivo Miras, litova folklora ensemblo  Linksmuolė, pola ensemblo Tumelianka kaj aliaj). Diversaj koncertoj okazos ĉiu-vespere, funkcios kelkaj ekspozicioj. Estos proklamitaj laŭreatoj de artkonkurso Muzo-2010.

Dum la Tagoj okazos jara kunveno Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). Ĝin gvidos prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis.

Al ĉiuj gastoj estos organizita unutaga ekskurso al Nacia Parko de Ignalina, regiona parko Gražutė, ankaŭ okazos kelkaj duontagaj ekskursoj.

Pri la Tagoj informas E-gazeto La arĝenta gruo.

BET-46 estis olene malfermita la 27an de junio. Fermo de la aranĝo okazos la 3an de julio.

No comments: