2010-06-04

Estas nomumita nova ĝenerala prokuroro

La 3an de junio Sejmo aprobis proponon de ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė nomumi prokuroron Darius Valys en postenon de ĝenerala prokuroro. Ĝis nun li estis estro de regiona prokurorejo de distrikto Akmenė.

Komentante enoficigon de D. Valys, ĉefministro Andrius Kubilius konfesis, ke kvankam al la kandidato iomete manakas sperto, tamen  D. Valys havas ŝancojn iĝi  freŝa aerpuŝo en la Ĝenerala Prokurorejo, kiu jam iun tempon ne kapablas solvi  problemojn kaj kies reputacio en la socio lastatempe konstante malboniĝis.

Iuj parlamentanoj ne maskis dubojn, ĉu la juristo el provinco estos kompetenta kaj kapablos estri tutan sistemon de la prokuroraro. Tamen parlamenta Komitato pri Juro kaj Jura Ordo unuece konsentis, ke D. Valys taŭgas al posteno de ĝenerala prokuroro.

Ekde eksiĝo de Algimantas Valantinas en komenco de februaro, oficon de ĝenerala prokuroro provizore plenumis Raimondas Petrauskas.

La ĝeneralan prokuroron nomumas kaj eksigas la ŝtatprezidento kun aprobo de Sejmo. En antaŭtago de la voĉdonado en Sejmo, la ŝtatestro subskribis amendojn, kiuj je 2 jaroj mallongigis ĝis nun ekzistintan 7-jaran kadencon de la ĝenerala prokuroro. La leĝo permesas okupi ĉi tiun postenon seninterrompe du kadencojn.

Ĝis nun ankoraŭ neniu ĝenerala prokuroro laboris la plenan 7-jaran kadencon.

Kariero de D. Valys
Studis en Kaŭna Teknologia Universitato, akiris sciencan gradon bakalŭro pri elektronika inĝenierio (1990-1994);
studis kaj finis Juran fakultaton en Vilna Universitato (1995-1999);
laboris en Akmenė kiel enketisto en Polica Komisarejo (1996-1999), distrikta prokuroro (1999-2001), ĉefa distrikta prokuroro (ekde 2001).

No comments: