2010-06-07

Knabino pentras perpiede

Homan talenton ne povas estingi eĉ peza malsano. Tion pruvis 12-jara Vaineta Verbanovaitė, kiu per siaj laboroj mirigis loĝantojn de urbo Marijampolė. La knabino pentras perpiede.
Kiam antaŭ kelkaj jaroj la knabino malsana je cerba paralizo diris, ke ŝi volas pentri, neniu kredis je sukceso de Vaineta, kiu permane povas fari nenion.
Obstina kaj eltenema Vaineta pentrante per preninta en la piedo feltokrajono aŭ peniko pruvis, ke dubemaj plenkreskuloj estas nepravaj.
Vaineta plej sukcese pentras sur la tolo. Ŝiajn laborojn favore taksis ankaŭ fakuloj de la arto.
"La ekspozicion de Vaineta vizitas tre multaj vizitantoj. Ili ne povas kredi, ke la knabino pentris la laborojn perpiede", – diris laborulino de Filio de Publika P. Kriaučiūnas-Biblioteko de Marijampolė Danutė Lukšienė.
Instruistino de infanvartejo – lernejo Žiburėlis Jūratė Olbergienė, kiu hejme instruas la knabinon, antaŭ iu tempo havigis al Vaineta oleajn farbojn kaj tolon.
"Ekvidinte bildojn de Vaineta mi deziris plori kaj ĝoji samtempe", – diris la pedagogino ne kaŝante fierecon pri sia lernantino.
La 12-jara lernantino de kvara klaso bonege laboras per komputilo (ŝi plenumas per ĝi hejmajn lernotaskojn), senprobleme uzas telefonon. Klavarajn butonojn ŝi premadas per la piedo.
La knabinon ekde beba aĝo prizorgas geavoj Roma kaj Vasilij Verbanov'oj. La patrino rifuzis kreskigi la handikapitan filinon. Vaineta jam antaŭloge vidis ankaŭ la patron, kiu loĝas en eksterlando.
Loreta JUODZEVIČIENĖ (Lietuvos Rytas)

No comments: