2010-08-29

Estis prezentita skulptaĵo "Vojo de la Libereco"

Nuntempaj kaj eksaj ŝtatestroj de Litovio  la 23an de aŭgusto enmasonis simbolajn brikojn en skulptaĵon Vojo de la Libereco konstruata en Vilnius, apud Pedagogia Universitato. La skulptaĵo simbolas la vivan ĉenon, kiu antaŭ 21 jaroj kunligis tri Baltiajn landojn celantajn la sendependecon.

La brikon farbitan je koloroj de Litovia ŝtata flago en la muron enmasonis ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė. La brikojn, simbolantajn ŝtatajn flagojn de aliaj Baltiaj landoj, enmasonis direktorino de Muzeo de Latvia Popola Fronto Meldra Usenko kaj estona parlamentano Enn Eesmaa.
Aŭtoro de la skulptaĵo estas Tadas Gutauskas. Li estas ankaŭ aŭtoro de la skulptaĵoj Arbo de Unueco (Vilnius, parko Vingis) kaj Al Litova Basketbalo (Vilnius, areno Siemens).

Projekto de la skulptaĵo Vojo de la Libereco antaŭ du jaroj estis prezentita al konkurso pri renovigo de Lukiškių-placo. La projekto okupis la 2an lokon (la unua ne estis atribuita). Kiel diris la aŭtoro, ĝin ne komprenis certa parto de la socio – tiuj, kiuj trasuferis de soveta reĝimo, batalantoj pro la libereco, homoj pliaĝaj. Al li estis dirite, ke la projekto en placo Lukiškės ne estos realigita. T. Gutauskas ne deziris entombigi la ideon. Tial  li kun samideanoj decidis starigi la skulptaĵon en alia loko kaj ne peti monrimedojn de la regpotenco. Estis  serĉataj mecenatoj, organizita kampanjo de aĉetado de la brikoj. Dezirantoj povis aĉeti la brikojn, kiuj kun nomoj de la aĉetintoj, estos enmasonitaj en la muron. Nuntempe jam estas rezervitaj ĉiuj 20 700 brikoj.
La skulptaĵo ĝisatendis diversajn opiniojn.

La aŭtoro skulptisto Tadas Gutauskas:
La arta verko povas entuziasmigi, inspiri la homojn. Miaopinie, nuntempe vere estas malmulte da signoj, kiuj sincere parolas pri valorecoj. Tial "Vojo de la Libereco" estas la verko ĉiusence noveca kaj alia. Ĝi ne estas mendita de la ŝtato kaj ne estas la afero altrudita de iu. Tio estas mia ideo, kiun mi kun miaj kunagantoj realigis.

Parlamentano, eksa reĝisoro de  Drama Teatro de Panevėžys Julius Dautartas (iam ankaŭ iniciatis starigi kelkajn monumentojn el privataj monrimedoj):
Mi nur dezirus diri, ke mi persone tian projekton ne farus. Mi, Julius Dautartas. Miaopinie, tia afero estas tre danĝera. En Panevėžys ni deziras konstruigi  monumenton La Libereco de Zikaras, ni konvinkadas la socion kaj ne kolektadas monon de la homoj. Kaj ĉi-kaze ŝajnas, ke se vi ne subtenas ĉi tiun projekton, vi kvazaŭ kontraŭdiras ankaŭ kontraŭ la libereco. Tia modeligo de la projekto premisas iugradan perforton. Alia kialo – se la verko ne sukcesos? Tre bone diris Stanislovas Kuzma: la monumentoj aŭ unuigas la socion, aŭ dividas ĝin. Estas bone, se la monumento sukcesas, tamen ofte estas male. Dio helpu, ke la verko funkciu arte. Ĉar plej ofte estas nur nuda ideo. La ideo de libereco, toleremo. Mi persone opinias, ke tio estas danĝera vojo, des pli, se per tio estas kolektata mono.

Skulptisto Mindaugas Navakas, pedagogo de Tadas Gutauskas:
Ĉi tiu projekto estas por mi tre interesa artsence. Ĝi estas tre stranga kaj siaspece paradoksa  kaj inversa. Ĉar ni bone scias, ke ideo de la libereco estas kunligita kun detruo de muroj, la liberiĝo estas nature kunligita kun detruo de la muroj. Mi diros kelkajn okulfrapajn ekzemplojn: la Berlina muro, ni scias, kio tio estas kaj kiel grave estis ĝin detrui. Ankaŭ el la populara kulturo The Wall de Pink Floyd.
 

Tamen ĉi tie la aŭtoro dezirante esprimi ideon de la libereco, konstruas la muron. Tio estas siaspece absurde kaj paradokse. Baziĝante sur tio mi asertas, ke la arta solvo estas tre nesukcesa. Konstruado de la muro estas inversa ago al la ideo mem.