2010-09-12

Jūra N. V. Daulenskienė – la nova Honora Civitanino de Šiauliai

La 10an de septembro, dum festo de naskiĝtago de urbo Šiauliai [ŝeŭlej'],  en solena kunsido de la magistrato urbestro Genadijus Mikšys enmanigis atributojn de Honora Civitano de urbo Šiauliai al kuracistino, doktoro de medicinaj sciencoj Jūra Nijolė Viktorija DAULENSKIENĖ.

J. N. V. Daulenskienė naskiĝis en 1933 en urbo Marijampolė. Ŝi finis studojn en Kaŭna Medicina Instituto (nuntempe Kaŭna Medicina Universitato) kaj en 1957 venis kune kun la edzo labori en Šiauliai

Ŝi memoras, ke estis malĝoje translokiĝi el Kaunas, kie ĉiu koncerto, teatro, spektaklo,  premiero estis vizitataj, kie gastkoncertadis Geringas, Oistrach'oj – komence la patro, poste la filo.

"Kiam mi venis ĉi tien,  ne troviĝis eĉ spano de la asfaltita strato, estis nur iuj ŝtone pavimitaj. Mia edzo estis enoficigita labori en Konstruada Trusto, baldaŭ ni devis ricevi loĝejon. Mi pensis, ke mi iel trasuferos tiujn 3 jarojn kaj neniu plu ekvidos min ĉi tie.
Foje mi spektis spektaklon „Dek du fratoj flugantaj kiel korakoj“. Tia enuaĵo, tia primitiveco! En Šiauliai okazadis neniaj koncertoj kaj nenio, nenio, nenio!
", – tiel sinjorino Jūra memoras spertitan kulturan ŝokon.

Tamen la juna familio baldaŭ ricevis loĝejon, al ili translokiĝis gepatroj de Jūra. Kaj en Šiauliai ŝi jam loĝas 53 jarojn.  Ŝi estas multjara infankuracisto neŭrologo, docento, doktoro de medicinaj sciencoj, dum 1965-2003 en Pedagogia Instituto de Šiauliai (nuntempe Universitato de Šiauliai) laboris sciencan laboron kaj lektoris pri infana neŭrologio kaj pri neŭropatalogio.

Al titolo de la Honora Civitano kandidatis 8 famaj ŝeulejanoj.

Jam estis tradicio atribui titolon de Honora Civitano al tri homoj plej meritaj al la urbo. Tamen ĉi tiun ordon korektis la regularo pasintjare konfirmita de la Urba Konsilantaro. Laŭ la nova ordo estas proponataj nur tiuj kandidatoj, kiuj ricevas ne malpli ol du trionojn de voĉoj de la komisiono.

El 14 membroj de la Komisiono por Atribuo deTitolo Honora Civitano  11 voĉdonis por J. N. V. Daulenskienė. Vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio, prezidanto de Senato de Universitato Šiauliai  profesoro Aloyzas Gudavičius ricevis 9 voĉojn. En la tria loko (8 voĉoj) restis kuracisto, ĝenerala direktoro de regiona hospitalo de Šiauliai Petras Simavičius.

No comments: