2010-10-28

En la Guinness-libro de Rekordoj – muzikaĵo por kato

En la Guinness-libron de Rekordoj estis enskribita nomo de unua litova muzikisto. Dirigento Mindaugas Piečaitis, nuntempe loĝanta en Germanio, en la libron de mondaj rekordoj trafis pro unua pianokonĉerto por kato.

Mindaugas Piečaitis ekfamis pasintjare je sia komponaĵo Catcerto por katino Nora.  Somere 2009 en Klaipėda  dum edukada projekto Orkestro de petolema muziko Klajpeda Ĉambra Orkestro plenumis komponaĵon Catcerto – la verkon  por solistino Nora kaj orkestro.

Muzikado de interreta famulino kaj YouTube-stelulino katino Nora  en la koncerto estis registrita anticipe kaj video estis montrata sur la ekrano.

Pasintjare Usona Organizo por Protektado de Animaloj (ASPCA)  katinon Nora el Filadelfio, kiu  ludas pianon, titolis La Kato de la Jaro.

Oni supozas, ke al  la katino  plaĉas ne nur esti en fokuso de la atento, sed ankaŭ la sonoj, kiujn ĝi eligas premante pianajn klavojn.

No comments: