2016-07-19

Esperanto en la programo de Radio Kaunas


Fragmento de la programo (el 2000 metrų, 1928, n-ro 1)
La 12an de junio Litova Radio festis gravan jubileon. Antaŭ 90 jaroj, la 12an de junio 1926 Kaŭna Radiofono per la unuaj signaloj anocis pri sia naskiĝo. En la unua elsendo Petras SPEIČYS alparolis en lingvoj litova, Esperanto, germana, angla, franca kaj rusa: "Ha lo! Ha lo! Parolas Kaunas, Litovio." kaj petis: "Kiu aŭdas nin – skribu al ni."

La 12an de junio 2016 en Kaunas, en sporthalo Žalgirio Arena okazis solena koncerto dediĉita al la jubileo. Unu el la gvidantinoj de la aranĝo rememoris pri Esperanto kaj la unua parolinto de Litova Radio: "Unu el lingvoj, en kiuj li alparolis, estis Esperanto, tamen tiuj, kiuj aŭskultas Litovan Radion kaj kompreneble vi, ĉi tie kunvenintaj, rimarkis, ke Esperanto ne dominas en etero", – kaj spicis per ironia rideto.

Tamen ĉi tiu ĉarma junulino ne menciis, ke en Kaŭna Radiofono estis regule disaŭdigataj elsendoj en Esperanto. Pri tio legu en  artikolo de Antanas POŠKA. La artikolo estas aperigita en Litova Stelo n-ro 3, 1937.

Esperanto en la programo de Radio Kaunas

Raporto por internacia konferenco Esperanto en la moderna vivo

Radio Kaunas ekkomencis uzi Esperanton en la jaro 1926 la 9-an de oktobro, okaze de funebrado pro la okupita ĉefurbo Vilnius.

La unua disaŭdigo rezultis alvokon el Polujo, kaj ĝuste la alvoko estis la sola ricevita el eksterlando. Jam dum la novembro kaj decembro de la sama jaro okazis 36 disaŭdigoj de Esperanto-lecionoj. Aliĝis laŭanonce ĉirkaŭ 300 gekursanoj, sed nur malmultaj alsendis je la kursofino skriblaborojn. De 1926 ĝis 1929 mi konstante ĉiusemajne havis esperantlingve dudekminutajn paroladetojn. Estis pritraktataj treege variaj temoj, sed tamen ĉefe el litova kultura vivo, literaturo, popolarto kaj ekonomio.

Krome okazis kvar Esperanto-solenaĵoj: la 15-an de decembro 1926 – naskiĝtago de Dr. Zamenhof, la 14-an de aprilo 1927 – mortotago de Dr. Zamenhof, la tria okazis la 6-an de majo 1928 kaj la kvara – dum aprilo 1929.

Dum la periodo de 1926.X.9 ĝis 1929.X.28 estis legitaj 103 prelegoj, entute kun la solenaĵoj 42 horoj. De 1926 ĝis 1936 mankas precizaj informoj, ĉar dumtempe estis diversaj prelegantoj, sed laŭ meza kalkulado estis disaŭdigitaj 136 prelegoj dum proksimume 45 horoj.

La tuta nombro de la disaŭdigoj ĝis 1937 jaro estas 273, kiuj sumiĝas 87 horoj.

La tuta programo de Radio Kaunas estis dividita laŭprocente: 11% da tuta vorta programo estis destinita por eksterlando en fremdaj lingvoj. Esperanto akiris 32 % de la tuta programo, destinita por fremdlando.

Pere de esperantlingvaj disaŭdigoj Radio Kaunas povis precize koni la aŭdeclimon de sia sendilo, ĉar la ricevitaj leteroj el Japanujo, Maroko, Usono kaj Egipto klare montris ĝin.

Malgraŭ ke 68 procentoj da propagandparoladoj estis en plej konataj lingvoj, kiel angla, germana, franca, rusa, pola, tamen venis el eksterlando nur ok alvokoj.

Responde al esperantlingvaj dissendoj venis 58 el diversaj Eŭropaj landoj, ekz. 25 el Germanujo, 7 el Francujo, 7 el Sovietunio, 8 el Ĉeĥoslovakujo, 4 el Anglujo, 6 el Aŭstrujo, 3 el Hungarujo, 3 el Estonujo, po du el Egipto, Svedujo, Holando, Italujo, Latvujo kaj po unu el Maroko, Java kaj Rumanujo.

Esperantlingve farita parolado alportis preskaŭ po du alvokojn, dume nur ok alilingvaj paroladoj ricevis nun alvokon.

Tiu ĉi statistiko klare pruvas, ke eksperimentado de Radio Kaŭnas brile sukcesis kaj ke esperanto estas ĝuste 20 foje pli taŭga lingvo por eksterlanda propagando, ol iu alia lingvo nacia uzata por la sama celo.

A. Poška. Redaktoro de Nia Anguleto, Radio Kaunas

2016-07-02

En Birštonas – la festo de aeronaŭtoj


La 4-10an de julio en Birštonas okazos unu el plej gravaj sportaj aranĝoj de la jaro por la monda komunumo de aeronaŭtoj. Tio estos Internacia Monda Konkurso de Varmeg-aeraj Balonoj por Virinoj. Ĉi tie 7 sinsekvajn  tagojn  suprenflugos al la ĉielo eĉ 60 varmeg-aeraj balonoj, kiujn pilotos la plej bonaj aeronaŭtinoj de la mondo.

Honoro organizi ĉi tiun aranĝon estas donita al Birŝtona Aeronaŭta Klubo Audenis, Litova Aeroklubo kaj Litova Aeronaŭta Societo. La ĉefa celo de la aranĝo estas  aliĝi al famigo de la nomo Litovio, popularigo de sporto de varmeg-aeraj balonoj  en Litovio kaj en la mondo.

La balonoj suprenflugos frumatene kaj antaŭvespere. Se la vetero estos ideala, la balonoj antaŭvespere suprenflugos el  la centro de la urbo.

En la konkurso partoprenos  la plej bonaj sportistinoj el  Usono, Japanio, Brazilo, el multaj landoj de Eŭropa Unio, el  Ukrainio, Rusio kaj aliaj landoj.
La litovaj sportistoj havos realajn ŝancojn konkuri por la plej altgradaj medaloj. Dum  lastaj 20 jaroj Litovio por 1000 loĝantoj iĝis la lando havanta plej multe da aerbalonoj kaj profesiaj aeronaŭtoj.
Laŭ informo de birstonas.lt
 

2016-03-28

Ni demandu nin

Kriston perfidis ĉiuj. Judaso vendis Dion por tridek arĝentaj moneroj, Petro Lin malkonfesis. Tamen kiel diferencas iliaj sortoj. Judaso provis propraforte korekti  la faritan krimon, sed  la orgojlo ne permesis pentofari. Petro tamen ploris kaj pentofaradis. Kaj ni? Ĉu ni sekvos Judason kaj ne vidos releviĝintan Kriston, ne petegos la senpekigon kaj ne ĝojos je la honoro esti infanoj de Dio? Ĉu ni estos kun Petro kaj apostoloj, ĉu ni pentofaros pro niaj pekoj kaj ĝojos, ke releviĝinta  Sinjoro  senpekigas nin, forviŝas ĉiujn malpuraĵojn de  niaj animoj  kaj nutras nin per la Vorto, Karno kaj Sango?
Luterana episkopo Mindaugas SABUTIS

2015-12-26

Ĝojan Kristnaskon kaj Novan Jaron!

 
Stille Nacht, heilige Nacht de Franz Xaver Gruber kaj Joseph Mohr

2015-11-17

La 12-13an de Decembro – la Kongreso de LEA kaj Zamenhofaj Tagoj

Kaunas (fotis Gintaras Česonis)

La 12an de decembro en Kaunas okazos la 51a kongreso de Litova Esperanto-Asocio. Post la kongreso komenciĝos tradicia ĉiujara aranĝo de litovaj esperantistoj Zamenhof-Tagoj' 2015, dediĉita al la 156a vica datreveno ekde naskiĝo de L. L. ZAMENHOF.

Konciza informo

Dato kaj loko: La 51a Kongreso de Litova E-Asocio kaj la Zamenhof-Tagoj okazos la 12–13an de decembro 2015 en Kaunas, en salono de la Instrua Centro pri Nutraĵindustrio kaj Komerco en Kaunas (str. Vilniaus 42). La loko estas en malnova urboparto de Kaunas nur je 300 metroj for de la Esperan­to-Do­mo.

Komenco de la kongreso – la 12an de decembro je la 12a h.

Registrado ĉe la enirejo en la salonon:
1. De la delegitoj kaj gastoj de la 51a kongreso de LEA – inter 9.00 kaj 11.45 h sabate.
2. Nur de la partoprenantoj de ZT-2015 – inter 15.00 kaj 16.00 h sabate.

Tagordo de la kongreso:
1. Raporto de prezidanto Povilas JEGOROVAS pri agado de Litova E-Asocio dum la jaro 2015;
2. Elpaŝoj, paroladoj, diskutoj.

Post la kongreso, t.e. la 12an kaj la 13an de decembro, okazos tradicia renkontiĝo de Litoviaj esperantistoj Zamenhof-Tagoj, dediĉita al la 156a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof.

Malfermo de ZT-2015 – je la 16a horo sabate.
Fermo – je la 12a horo kaj 30 minutoj dimanĉe.

En la programo de  ZT-2015:
1. Solena malfermo;
2. Prelegoj pri diversaj temoj;
3. Impresoj pri la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo;
4. Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj;
5. Junulara forumo;
6. Fakaj kunvenoj;
7. Kunveno de instruistoj;
8. Libera tribuno, diskutoj, paroloj;
9. Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero;
10. Abonado de Esperanto-revuoj;
11. Riĉa butiko de esperantaĵoj;
12. Aliĝo al la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, (Slovakio), al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas kaj al aliaj internaciaj Esperanto-aranĝoj en 2016;
13. Videofilmoj, lumbildoj;
14. Solena fermo;
15. Eventuale aliaj programeroj.

Kotizo ne ekzistas.
Noktado – en kutima komunloĝejo de la Edukcentro por Surduloj (str. Uosio 7) kaj/aŭ en hoteloj.
Manĝado – en kafejo de la Instrua Centro kaj eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. La partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 12-an de decembro) en kafejo de la Instrua Centro.
Pago pro la noktado kaj manĝado – surloke. La noktadon en la komunloĝejo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.

Gastoj el aliaj urboj kaj landoj povos veni jam vendrede vespere (la 11an de decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj. Vendrede de la 17a ĝis la 22a horo en la kongresejo oni deĵoros kaj direktos venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj. Venintaj sabate matene iru rekte al la salono de la aranĝo.

Laŭ informiloj  kongresa kaj Zamenhof-Taga
de Litova Esperanto-Asocio

2015-10-11

En aŭtuna Birštonas




Unu vesperon, sur aŭtostarejo ĉe mia domo mi renkotis mian najbarinon. Ŝi ĵus elaŭtiĝis kun kelkaj sakoj plenaj da aŭtunaj bonaĵoj. Ŝi donis unu saketon al mi: "Prenu la pomojn! Ili estas bongustaj, el Birštonas!"

Birštonas estas ŝia naskiĝurbo. Tie loĝas ŝia patrino. Ŝi interesiĝis, ĉu mi iam gastis en Birštonas? Mi maljesis. La najbarino invitis: "Nepre vizitu ĝin! Estas tre bele en Birštonas!"

Tiam mi eĉ ne imagis, ke mi baldaŭ konatiĝos kun la urbo de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Post kelkaj tagoj mia edzino diris, ke dum sia naskiĝtago ŝi dezirus forveturi el Vilnius. Mi ankoraŭ ne forgesis la inviton de la najbarino kaj proponis veturi al Kaunas, kaj poste al Birštonas (mi pensis: dum 2-3 horoj ni trairos la banlokon trae kaj ĉirkaŭe!). Tamen mia edzino ne entuziasmis pri Kaunas kaj ni decidiĝis vojaĝi al Birštonas kaj poste – ankaŭ al la eksa provizora ĉefurbo. Se ni havos la tempon.

Ni ne havos! Tion ni komprenis ĵus alveninte. Mi trovis, ke la urbo estas pli granda, ol mi supozis. Por konatiĝi kun ĝi dum tri horoj, ni devus galopi antilope!

Nia ekskurso komenciĝis en la busa stacio. Baldaŭ mi ekvidis la unuajn „konatojn“ – la daliojn Birštonas, kiuj ankoraŭ floris. Ilian historion oni povas legi en Barelo.

La dalioj ne estas unusolaj floroj en la urbo. Ankaŭ multaj aliaj ankoraŭ konkuras per la koloroj kontraŭ pentristo Aŭtuno, kiu jam kolorigis arbajn foliarojn.

La unua celo estis la rivero Nemunas. Ĝis nun mi vidis ĝin nur tra busa fenestro. La bordo estas ideale ordigita: estas bona pado por piedirantoj kaj biciklantoj. Se vi laciĝis, eksidu su benkon kaj ripozigu la okulojn rigardante al kvieta fluado de akvo aŭ al floroj sur la bordo. En la flanko de la Centra parko ankaŭ oni povas trovi ion interesan. Ni atentis la pinon, kies larĝeco okulfrapis. Okazas, nome per ĝi la arbo famas. La alto de la pino estas 9 metroj kaj la larĝo de ĝia branĉaro preskaŭ duoblas. La arbo estas registrita en la listo de protektataj monumentoj de la naturo.

Apud sanatorio Eglė ni rimarkis rotondon. La elpendaĵa surskribo biuvetė (ruse бювет, de la franca buvette) nenion diris al ni pri destino de la rotondo. Traleginte la klarigon, ni eksciis, ke tiel nomiĝas konstruaĵo, konstruita sur mineralakva fonto. Mi ne trovis esperantlingvan analogaĵon de la termino (eble mineralakva kiosko?). Ĉi tie oni povas gustumi mineralakvon, kiel ankaŭ en la flava dometo en la parko de Vytautas. 

Apude ni ekvidis ankoraŭ unu rondan konstruaĵon, sentegmentan. Ĝia cilindra muro estas farita el kunplektitaj maldikaj branĉoj. Tio estas mineralakva vaporigilo. Ĝi estigas efikon de mara aero. La vaporigilo estas lanĉita ĉi-jare en majo. 

Nia itinero direktiĝis al la Centra parko. Ĝi estas la arbaro, transformita al la parko. Sportamantoj  povas elekti la padon kun diversaj instalaĵoj por ekzerciĝi kaj ludi sportludojn, apudestas placetoj por infanaj ludoj. Por tiuj, kiuj preferas malpli aktivan ripozon, povas promeni sur la pado de skulptaĵoj kaj pririgardi artaĵojn de famaj litovaj skulptistoj. La ideo krei el la arbaro la parkon, naskiĝis en 2008. Dum la jaroj 2007-2013 la parko estis kreita. Ĝi okupas areon de 25 ha. Eŭropa Unio al ĉi tiu projekto asignis ĉ. 1 600 000 €. La parko estas plu renovigata. En 2014 skulptisto Stasys ŽIRGULIS en la parko malfermis ekspozicion el 10 skulptaĵoj.

En la parko troviĝas malgranda malnova tombejo. Ĝi jam ne funkcias pli ol 50 jarojn. En ĝi min atentigis modesta tomba monumento, kiu prezentas la krucon ŝose elkreskitan el la stumpo de forsegita arbo. Estas kelkaj tiaj monumentoj en la tombejo. La monumentoj estas faritaj el feraj tuboj.

Unu tombo troviĝas ekster la tombejo, apud la barilo. La surtomba surskribo anoncas, ke ĉi tie estas enterigita Antonio Ŝimanski (Schymanski), kiu naskiĝis en 1856 kaj mortis en 1911. Oni rakontas, ke li estis pia, bonkora homo. Li ne estis katoliko. Lia morto estas fiksita en neniaj arkivaj dokumentoj. Pri la tombo estas konataj kelkaj historioj. La plej konvinka estas tiu de Evelina MAČIULIONYTĖ, kiu defendis bakalaŭran laboron pri la malnova tombejo de Birštonas. Laŭ ŝi, en 1911 en Birštonas ripozis poldevena germana oficiro A. Ŝimanski. Li komencis amrilatojn kun juna litovino Marytė [Marite]. Ŝi laboris en la ripozdomo (kurhaŭzo) de Birštonas. Ĉe la fino de la libertempo, li svatiĝis al sia amatino, sed ŝi ne deziris edziniĝi al li. Eĉ pli multe - ŝi trovis alian viron kaj perfidis la oficiron. La enamiĝinta Antonio sin mortpafis sur la ŝtuparo de la ripozdomo. La fraŭlino, volante elaĉeti sian kulpon, enterigis la oficiron kiel sinmortiginton ekster la tombejo kaj starigis al li la monumenton. Kaj en Birštonas ŝi neniam plu aperis.

Post mallonga tagmanĝa paŭzo sur parka benko, ni ekskursis pluen. Ni deziris trovi la sanatorion Versmė, en kiu estos la sidejo de BET-52 en junio 2016. Dumvoje ni preteriris la monumentan ŝtonon de Birštonas. Sur ĝi estas elĉizitaj tri datoj: la jaro 1382, kiam en analoj de krucistoj estas unuafoje menciita la nomo Birštonas; la jaro 1846, kiam estis fiksita fakto pri resanigo de homoj per mineralakvo, tial ĉi tiu jaro estas akceptita kiel la jaro de fondo de la kuracloko; la jaro 1966, kiam al Birŝtonas estis donitaj rajtoj de la respublika urbo. Do, en 2016 la urbo festos la 50-jaran jubileon!

Kaj jen la sanatorio Versmė. Vere, la konstruaĵo mem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo impresas.

En la parko de Vytautas precipe klare estas sentata aŭtuno. Pri ĝi signalas la aleoj kovritaj de folioj, buntkoloraj arbaj foliaroj. 

La parko de Vytautas estas la malnova teritorio de la kuracloko. Grandbienulo Ignacijus KVINTA el Jieznas en 1874 aĉetis la kuraclokon kaj komencis fondi la parkon. En la inter-mondmilito la parkon prizorgis profesiaj ĝardenistoj el Dotnuva. En 1926 estis instalita fontano en la parko. La aleojn kunigis florbedoj. Ĉiu-tage en la speciala parka pavilono koncertis orkestro. Apud la flava mineralakva kiosko floradis eksterordinara florejo Kalendaro. En ĝi ĉiu-tage estis plantataj floroj, kiuj formis diverskoloran daton de tiu tago. 

Hodiaŭ la parko jam ne povas memlaŭdi pri sia iama beleco. Postrestis nur restaĵoj de la aleoj. Tamen mi vidis, ke estas konstruataj domoj. Eble iam la parko estos renovigita kaj rericevos la estintan famon?

Ni suriris la kastelmonton de Birštonas (la monton de Vytautas). De sur ĝi ni admiris pitoreskan pejzaĝon kun Nemunas.

La kastelmonto de Birštonas estas unu el plej altaj (la dekliva alto atingas 40 m) kaj plej famaj kastelmontoj de Litovio. En fino de la 14a jc. sur la kastelmonto staris ligna kastelo de Birštonas (en historiaj fontoj ĝi estas unuafoje menciita en 1382), kiu estis parto de defenda limo de duklando de Trakai kaj unu el ĉasadaj grandbienoj de Vytautas la Granda. Krucistoj multfoje sturmis la kastelon, sed neniam ĝin venkoprenis.

Nia ekskurso proksimiĝis al la fino. Ni bonege ripozis. Ni rimarkis, ke ĉiu objekto kvazaŭ haltigas nin, ne permesas rapidi. La urbo, ĝia beleco, flirtanta kvieteco tre plaĉas al ni. Plej trafe pri Birštonas komplimentis mia edzino: "Mi deziras ĉi tie loĝi!"

Ni ne ĉion ekvidis.  Ni esperas daŭrigi la ekskurson. Eble dum BET-52 en somero 2016?

Al Vinius ni revenis per la lasta buso.

Fotojn pri Birštonas aŭtuna oni povas vidi ĉi tie.

2015-09-21

La arĝento de Eŭropo – al litovaj basketbalistoj



Litova basketbala teamo (la ĉefa trejnisto Jonas KAZLAUSKAS)   en la 39a Eŭropa Basketbala Konkurso gajnis arĝentajn medalojn. En la finalo ĝi cedis al la hispanaj basketbalistoj,  kiuj venkis kun rezulto 63:80 (19:8, 22:25, 19:10, 20:20) kaj post 4-jara paŭzo denove iĝis la ĉampionoj.

La litovoj komencis la ludon malsukcese kaj jam en la 5a minuto la rivaloj ekhavis la duciferan superecon (15:4).  La plimalpli-grandan favoran poent-diferencon  la hispana teamo subtenis dum la tuta ludo.

Du litovaj basketbalistoj ricevis premiojn, fonditajn al la simbola kvinopo de la plej bonaj ludantoj de la konkurso. En ĝin estas elektitaj Jonas MAČIULIS kaj Jonas VALANČIŪNAS. Aliaj kvinopanoj: hispanoj Pau GASOL kaj Sergio RODRIGUEZ kaj franco Nando de COLO. Pau GASOL estas titolita ankaŭ la Plej Utila Ludanto.

La Litoviaj basketbalistoj ricevis rajton ludi en sekvontjaraj Olimpiaj ludoj en Rio-de-Ĵanejro.

Atingoj de la litova teamo en Eūropaj  basketbalkonkursoj:  la ĉampionoj en 1937, 1939 kaj 2003; la arĝentaj medaloj en  1995, 2013, 2015;  la bronzaj medaloj  en 2007.

2015-09-14

Vilna kariljono estas lanĉita


La 6an de septembro 2015 unuafoje eksonoris Vilna kariljono, instalita en turo de Vilna dominikana preĝejo de Sanktaj Apostoloj Filipo kaj Jakobo. Ĝi malfermis la 5an Festivalon de Sankta Jakobo.

En ĝia unua koncerto ludis la plej famaj litovaj kariljonistoj Giedrius KUPREVIČIUS kaj Julius VILNONIS.

Vilna kariljono estas la plej granda en Baltiaj landoj kaj unu el la plej modernaj en la mondo. La unika instrumento havas 61 diverspezajn sonorilojn. La plej malgranda pezas 8 kg kaj la plej granda – 3360 kg.

Per ĉi tiu instrumento oni povas ludi ne nur sakralajn muzikaĵojn. La kariljono ebligas la muzikadon ekde komponaĵoj ĵazaj ĝis tiuj de klasika muziko.  Oni pensas kariljoni dum festoj religiaj, ŝtataj, historiaj kaj ĉefurbaj.

La sonoriloj estis venigitaj en la ĉefurbon junie. Ilin muldis la mondfama Reĝa Sonorilmuldejo Royal Eijlsbouts en Nederlanda urbo Asten.

En Litovio estas ankoraŭ du kariljonoj: la 32-sonorila en Kaunas (instalita en 1937 en  turo de Milita Muzeo de Vytautas la Granda) kaj la 48-sonorila en Klaipėda (instalita en 2006 en turo de la ĉefpoŝtejo).






2015-09-03

Birštonas havas sian dalion


La litova kuracloko Birštonas iĝis la unua urbo de Litovio, je  kies nomo estas nomita la nova flora specio.

La novan rason de dalioj, nomitan je nomo de la urbo, donacis selektistino Rita ZALA el Valmiera (Latvio). La fama floristino estas bone konata ne nur en ŝia lando – novaj daliaj specioj, selektitaj de ŝi, gajnis la duan kaj trian lokojn en Pariza konkurso de daliaj kultivistoj. Por la eksterordinara donaco de la latvino, birŝtonanoj devas danki al ĥorestro Rasa GELGOTIENĖ, kiu estas ankaŭ kultivantino kaj kolektantino de dalioj. En tradicia Festo de Dalioj, kiu jam kelkajn jarojn estas organizata septembre en Birštonas, ŝi prelegis pri kultivado de dalioj kaj proponis organizi interŝanĝajn bazaretojn daliajn. Ŝi rimarkis, ke en la najbara lando Latvio kultivistoj de dalioj estas pli "fortaj". Ŝi helpis al la birŝtonaj  amantoj de dalioj kontakti kun R. Zala. Sinjorino R. Zala interrete konatiĝis kun Birštonas kaj ekvidinte la flavan balenidon en la urba blazono decidis unu freŝe selektitan specion de dalioj nomi je la nomo de la urbo.

Ĉi tiuj dalioj longe floras kun flavaj, oranĝe nuancitaj floroj,  ĝis 10 cm en la diametro. La unuaj 3 radikaj tuberoj en aprilo de 2013 estis venigitaj en Birštonas.  Ili estis plantitaj ĉe la skulptaĵo Knabino kun meduzo de Bronius Vyšniauskas, apud la konstruaĵo de Birŝtona municipa administrejo. En 2014  Turisma Informada Centro de Birštonas organizis fotokonkurson dediĉitan al la dalio Birštonas. La konkurson gajnis  Jurgita KLEIZIENĖ el Birštonas (La foton vi vidas).

La daliaj festoj en Birštonas okazas ne hazarde. Ĝiajn fonton loĝantoj de Birštonas rilatigas kun la nomo de verkisto, doktoro pri medicino Stanislav MORAVSKI (Stanislaw Morawski, 1802-1853). Li estis posedanto de grandbieno  Ustronė en la ĉirkaŭaĵo de Birštonas. Nome li  proksimume en la jaro 1835 venigis daliojn en sian bienon el Sankt-Peterburgo kaj komencis ilin kultivi. En la daŭro ĉi tiuj floroj disvastiĝis en litovaj bienoj kaj fariĝis la necesa ornamo de floraj ĝardenetoj .

Partoprenantoj de  la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj verŝajne ankoraŭ ne vidos  la florantajn daliojn Birštonas, ĉar en Litovio daliojn oni nomas Telegramo aŭtuna (cetere, nuntempe eble jam ne ĉiuj scias, kio estas telegramo; eble ni diru: La dalio estas la unua SMS-mesaĝo aŭtuna?), tamen kiu scias? Ja la unua burĝono de la dalio Birštonas en la jaro 2013  malfermiĝis interalie en la unuaj tagoj de junio.


2015-05-09

Vizaĝo de la morto

El ciko Eterne Vivantaj de Stasys KRASAUSKAS
La libro Longaj interparoladoj atendante la feliĉan morton de Jevsej CEITLIN estas pri litova verkisto Jokūbas JOSADĖ (1911-1995). La aŭtoro surbendingis interparolojn kun J. Josadė dum ties lastaj 5 jaroj de la vivo. La libro estis eldonita post la morto de J. Josadė.

Jam dum la unua ilia renkontiĝo, J. Josadė diris al J. Ceitlin:  
Mi prepariĝas al la morto. Kaj tio verŝajne estas la plej bona, plej serioza el tio, kion mi faris dum multaj jaroj.

Por la libro la aŭtoro elektis formon de taglibro sen datoj. En la taglibro la aŭtoro nomas la heroon per la minuskla j.
En ĉi tiu blogero estas prezentitaj du epizodoj el la batalo ĉe Kursko, kie j (Jokūbas Josadė) militis en konsisto de la 16a Litova divizio de soveta armeo.

***
Kiel en lia memoro loĝas la homo, kiun li mortigis?
Mi transskribis rakonton de j  el la sonbendo (preskaŭ sen mallongigoj) la 28an de oktobro 1990.
 

I

J. Josadė en dokumenta filmo Iliuzijos
Julio de la 1943... Batalo en la Kurska arko.  La ĉielo similas  ardigitan feron.  Atako de la germanoj. Mi pafadas el la mitraleto kaj unuafoje mi vidas la homon, pri kiu mi ĝuste povas diri: mi lin mortigis... Tiu germano aspektas al mi grandega, preskaŭ giganto. Ja mi kuŝas en tranĉeo kaj li aperas de ien, de  supro, preskaŭ el la ĉielo...

Kaj jen mallumiĝas. La interpafado estingiĝas.  Ŝajnas,  ĝis la mateno la germanoj ne plu atakos.

La kampa kuirejo. La vespermanĝo. La tre bela  nigra ĉielo. Ŝajnas, nur mi sola ne povas trnkviliĝi.   De tempo al tempo mi rigardas al la altaĵeto, bone vidatan el la tranĉeo. Ĉi tiu altaĵeto estas li.  La germano, mortbatita de mi. Mi komprenas, ke mi ne trankviliĝos, ĝis mi ne eltranĉeiĝos, ĝis mi ne forrampos tiujn dek metrojn sub  sporade siblantaj kugloj.  Ĝis mi ne revidos lian vizaĝon. 

Kiom da tempo pasis? Ĉu dudek minutoj? Duonhoro? Horo? Mi alrampis. La germano jam komencis disfali, ĉar  la vetero estis suferige  varmega.  Mi priserĉis liajn poŝojn. La dokumentoj ne estis. Kiel ĉiam dum la atako, ilin prenis amikoj de la mortbatito. Tamen mi trovas la leteron.

Mi tralegis ĝin frumatene, kiam apenaŭ tagiĝis. Mi ja komprenas en la germana. La adreso de sendinto: Vieno. La ordinara letero de la soldata edzino: „Mi amas. Vi estas la unusola mia feliĉo. Ni kun la infanoj atendas vin por la ferio“.

Tie estis ankaŭ la foto: la bela, altkreska, blondhara viro, la juna virino, el kiu ŝprucas ĝojo kaj sano kaj iliaj tri infanetoj.

– ... Ĉu la mortbatita germano estis pli aĝa ol vi?
– Probable pli juna. Tamen se paroli pli ĝuste – ni naskiĝis samjare.

... Ŝajnis, ke mi hipnotas. Ĉiun kvaronhoron mi eltiras la foton. Mi pririgardas ĝin. „Mi mortigis la homon. Mi!“. Min konstante persekutis ĉi tiu penso. Kiel ankaŭ lia vizaĝo.
Post la milito mi starigis la foton sur mia skribtablo. Por kio? Ke mi ne cedu al allogo de forgeso.

***

Ĉi tiun historion j rakontos ne nur al mi (li pritraktas ĝin en la letero al la filino). Tamen kial j prisilentis alian morton, kiu tre konsternis lin en la fronto?

Verŝajne enmiksiĝis la interna cenzuristo. Ja en la unua historio j rakontis pri mortbatita germano kaj en la fokuso de la alia epizodo estas pereo de soveta soldato.

En mia magnetofona sonbendo ĉi tiu rakonto estas.


II

Tio okazis ankaŭ tie, en Kurska arko. Dum unu batalo pereis la komandanto de nia taĉmento. Nun mi ne memoras lian familinomon, kvankam mi konis lin bone. Ankoraŭ antaŭ la milito.

En Kaunas dum la jaroj de mia juneco estis neordinara kinoteatro. Tie estis montrataj nur sovetaj filmoj. Ĉe la enirejo ĉiam staris bela junulo. Min, kiel ĵurnaliston, li ĉiam enlasis senbilete kaj sidigis min sur la plej bonan sidlokon. Mi ja povas skribi recenzon! Kaj ĝi altiros la spektantojn. Mi pensas, li estis membro de malpermesita komunista partio. Unuvorte, mi ne ekmiris, renkontinte lin en la Deksesa divizio. Li estis subleŭtenanto,  amata de ĉiuj.

La kuglo trafis lin jam en komenco de la batalo, je la deka aŭ dekunua horo. Ni neniel povis elporti nian komandanton. Kaj li kuŝis transverse de la tranĉeo. Kaj ni transpaŝadis kaj transsaltadis  lin, kiam kurante portadis kartoĉojn...

Kiel mi rakontu ĉi tiajn detalojn? Estas malfacile. Ni penis, ni tre penis transpaŝi singarde. Tamen... La batalo kulminas. La kugloj siblas. Kaj jen iu forgesas esti singardema. Jen jam estas surtretita la mano de nia komandanto, poste – la piedo... Mi ripetas, ni ne povis lin elporti, ni ne povis elĵeti lin el la tranĉeo. Ĉe la fino de la tago la korpo iĝis platigita flano.

Mi rigardis al la amikoj: mi deziris ilin kompreni. Sed ĉiuj zorgis nur pri unu: rebati la atakon. Finfine oni tute ne rimarkis la korpon de la leŭtenanto. Kaj mi mem ĉi tiun paŝon faradis malfacile. Tamen mi ĝin faradis! Transpaŝi mi ne eblis, eblis nur surpaŝi...

Mi konfesas, por mi tio estis psika traŭmato. Tiel malfacila, ke postsekvencojn mi sentas ĝis nun. Mi konfesas: post tio mi ne povis pafi, pli ĝuste – mi pafadis al la aero. Mi komprenis: mi kondutas aĉe, ja kontraŭ mi estas la malamiko. Tamen mi ne povis alimaniere. Mi ne scias, kiel tio povis finiĝi. Verŝajne povis finiĝi kruele. Sed la 20an de aŭgusto mi estis vundita kaj elportita el antaŭaj pozicioj. En la fronton mi ne revenis.

Ekde tiu tempo li ne fieras pri siaj medaloj kaj ordenoj. Li ne festas la Naŭan de Majo.(„Por mi ĝi ne estas festo“). Li ne ŝatas legi la militan prozon. „Mi nenie trovas mian veron pri la fronto. Eble iom de tiu vero estas en kelkaj paĝoj de Remarque kaj Hemingway...“



2015-04-27

Surprizo al Rimas Tuminas

Reĝisoro Rimas TUMINAS preskaŭ svenis sur scenejo de Moskva Teatro de Jevgenij Vaĥtangov ĉe la plena ĉambrego, kiam li kaptis, ke aktoroj de la rusa teatro, kiun li gvidas, ekkantis litovlingve. Gratulante lin pro enmanigita al li premio La Homo de la Teatro, ili neatendite ekkantis arion La ĉielo donacis al vi alton el muzikalo Legendo pri Žygimantas Augustas kaj Barbora Radvilaitė [pr. Ĵigi‘mantas Aŭgustas, Barbora Radvilajte].

Ĉi tiun surprizon pripensis kaj kaŝe realigis Anželika CHOLINA [Anĵelika Ĥolina] laboranta kiel reĝisoro en ĉi tiu teatro. A. Cholina konservis la sekreton ĝis la lasta minuto. R. Tuminas mem havis nenian komprenon, kio atendas lin dum la ceremonio. Ankaŭ la aktoroj enkapigante la tekston ne sciis por kio kaj kial ili devos ĝin kanti.

"Estas malfacile surprizi la talentan homon, ĉar li mem kutimas surprizi la aliajn. Tamen ĉi-foje mi sukcesis – R. Tuminas estis ŝokita laŭ bona senco de ĉi tiu vorto. La spektantoj en la ĉambrego komence ankaŭ ne orientiĝis kio okazas", – rakontis A. Cholina. Necesis kvin seriozaj provludoj por ke la artistoj ellernu la verkon. Litovan tekston ili lernis unuan fojon en la vivo. Ili interparoladis, ke la litova lingvo probable similas la sanskriton.

"Estis la plej malfacile poluri la prononcon. Mi elparoladis la vortojn kaj frazojn multeg-foje, ili notadis akcentojn, silabajn ondojn kaj provis ripeti kiel eble plej precize", – rakontis A. Cholina.
Ŝi tradukis la vortojn en la rusan, por ke la aktoroj komprenu pri kio estas la verko. Ili lernis kanti laŭ la aŭdado – el origina registraĵo.

A. Cholina, kiu famas kiel perfektistino, instruis la prononcon tiom diligente, ke finfine ŝi mem ektimis, ke  restos nenia akcento. "Tiam la plenumado perdus ravitecon", – decidis ŝi.

La premion La homo de la Teatro kolektivo de la teatro estabblis laŭ iniciato de artgvidanto Rimas Tuminas. La premio estos enmanigata dum la Teatra Tago (la 27an de marto). 

La unuaj laŭreatoj de la premio iĝis 10 laborantoj de la teatro. La premio estas atribuata ne nur al homoj de la arto, sed ankaŭ laborantoj de metiejoj, administrantoj, laboruloj de la sekureca servo. Laŭ la regularo, en elektado de la plej bonaj el la plej bonaj partoprenis la tuta kolektivo krom la arta gvidanto kaj direktoro.

Rimas Tuminas (1952) estis reĝisoro de Litova Ŝtata Akademia Teatro (1979-1990), estas fondinto de Vilna Malgranda Teatro (1990) kaj ĝia gvidanto. En Teatro de Vaĥtangov  li laboras ekde 2007.


2015-04-15

La finalo de la nacia diktaĵo

Brigita Narmontaitė (fotis D. Umbrasas)
Eble oni povas diri, ke la 11an de aprilo en studion  de Litova Radio kaj Televido kunvenis la plej skribipovaj homoj. Ĉi tie okazis finalo de konkurso de litova nacia diktaĵo. En la unua etapo  108 konkursantoj faris ne pli ol 3 erarojn. Ili konkuris en la finalo  pro titoloj La plej skribipova  lernanto, La plej skribipova plenkreskulo kaj La plej skribipova eksterlanda litovo.

Blindulino Brigita NARMONTAITĖ,  la lernantino de la 10a klaso de Litova Edukada  Centro de Blinduloj kaj Malfortevidantoj diferencis de la partoprenantoj. La diktaĵon ŝi  rapide klaktajpis  per brajla skribmaŝino.

„Mi sentas, ke mi faris erarojn. Mi certe faris la interpunkcian, mi mem eksentis, sed estis  tro  malfrue korekti. Kio estas la diktaĵo por mi? Ĝi estas elprovo de miaj fortoj“, – diris la lernantino.

Skribante brajle, teknike oni ne povas korekti  la faritajn erarojn. 

En la konkursoj de  nacia diktaĵo ŝi partoprenis  trian fojon.  La finalon ŝi eniris farinte du erarojn – unu ortografian kaj unu interpunkcian.  Kiajn sperton  kaj kapablon oni devas havi  por tajpi brajle? Spektante al rapide tajpanta Brigita, okulfrapas tio, ke  ŝi devis ripeti ne nur la ortografion kaj la interpunkcion de la lingvo, sed  ŝi devis ankaū  trejniĝi  en la rapida tajpado.

„Speciale mi ne trejniĝis, sed kiam mi emociiĝas, la rapideco  per si mem aperas“, – ŝercis la junulino. La tajpilo laŭte klakanta povis ĝeni  la apude sidantajn konkursanon, tamen Brigita  esperis, ke ŝi ĝenis neniun.

La finalon direkte  elsendis televidkanaloj Kultūra kaj Lituanica de la Litova Televido (LRT).

Ĉi-jare en la diktaĵa konkurso konkuris pli ol 7300 homoj el Litovio kaj eksterlandoj.

La venkintoj estos deklaritaj  la  7an de majo  –  en la Tago de la Lingvo kaj Libro kaj  de Rericevo de la Skribo kaj  estos honoritaj en la Prezidentejo.
Laŭ artikolo de Evelina Valiuškevičiūtė (Lrytas.lt)

2015-04-05

Feliĉan kaj ĝojplenan Paskon!



Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio. Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.  
Romanoj, 6, 8-11




2015-03-11

La 60-a datreveno de Povilas Jegorovas

En BET-49 (Utena), fotis Taesok
Hodiaŭ, la 11an de marto Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS festas la 60-an datrevenon de sia naskiĝo. 

Povilas, al demando, kio estas por Vi Esperanto, Vi respondas, ke ĝi estas pli ol hobio. Vere estas tiel. Esperanto estas Via Vivo.  Dankon, Povilas, al Vi  por tio.


Fragmento el  interparolo de Povilas JEGOROVAS kaj Kristina SAKAITĖ.  La intervjuo en 2010 estis publikigita en gazetoj Utenos Žinios, Valstietis. 

Kial la ideo de internacia lingvo estas tiel grava al Vi? Ĉu Vi kredas, ke Esperanto povas iĝi helpa lingvo de ĉiuj nacioj?

Estas grave,  ĉar tio estas bona ideo.  Ni ne havas celon, ke ĉiuj homoj scipovu nur ĉi tiun lingvon.  Iuj kritikas nin, ke ni volas ekstermi ĉiujn lingvojn kaj lasi nur unu – tio estas absurdo.  Ni volas, ke la homoj, kiuj bezonas kontaktojn, komunikiĝon, scipovu ĉi tiun lingvon kaj ke ĝi estu reale uzata.

Multaj eble diros, ke tio estas utopia celo, tamen vere  ne estas tiel.  Nuntempe iuj nacioj estas superaj nur pro tio, ĉar ilia lingvo dominas.  La mondo parolas angle, tamen tio signifas nenion. La historio evoluas meandre. Esperanto estas internacia interkomunikado demokrata kaj egalrajta.  Tio signifas, ke ĉiuj devus esti  en la sama nivelo komencante  lerni  la lingvon mondskale funkciantan.

Esperantistoj estas nestandartaj homoj, ĉar ili iras kontraŭflue. Ĉio angliĝas kaj kosmopolitiĝas.  Povas ŝajni, ke ni estas por kosmopolitismo, sed reale ni ne volas neniigi naciajn lingvojn. Ni nur volas helpi al la nacioj interkomunikadi unu kun la alia. Tial Esperanto estas nomata helpa lingvo internacia, kiu helpas  komunikiĝi inter si al homoj de diferencaj kulturoj, religioj, rasoj.

Ĉu riproĉoj pro artefariteco estas ĉefa obstaklo, ke la lingvo iĝu populara?

Iuj lingvistoj asertas, ke tia lingvo ne povas ekzisti, ĉar ĝi ne estas nacia. Tamen praktiko jam kontestis tion. Alia stereotipo estas, ke ne eblas krei la lingvon. Tamen eblas.

Alia obstaklo estas konkurenco, ĉar tio ne estas afero ŝtata, kaj socianoj ne havas tiujn eblecojn, kiujn havas instruado de fremdaj lingvoj ŝtate subtenata kaj financata.

Prognozu, kiam Esperanto estos helpa   kaj  la dua lingvo por ĉiuj nacioj?

Ankoraŭ ne baldaŭ, mi tion ne ĝisatendos, ĉar oni devas paroli ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri evoluo de la mondo.  Angla  lingvo estas grava nur ĝis tiam, ĝis kiam estas gravaj angle-parolantaj ŝtatoj: Usono, Britio, parte Aŭstralio.  Dum plej proksimaj 10 jaroj povas ŝanĝiĝi la situacio, pezocentroj de la mondo.

Eble tiam aperos bezono de la internacia lingvo. Dume tio aspektas kiel utopia varianto, sed iam utopioj realiĝas.

2015-01-28

Al la juda foririnto


Li fermis la kofron, manpremis - adiaŭ!
Sen ia protesto li iris... Hodiaŭ
mi tion komprenas: li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kun kapo klinita la kofron li portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis
sen la protesto... Li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kaj iam la filo kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li volos.
La mia silentos... kaj povos nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni la infanojn protektis.
Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi... ni lin lasis foriri.

Lodewijk Cornelis DEIJ

2014-12-25

La Kristnasko jam venis!




2014-12-08

La Baltiaj Esperanto-Tagoj revenos al Birštonas

Blazono de Birštonas
La tradiciaj 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj  (BET) okazos en Birštonas la 2-10an de julio, 2016. 

Litova Esperanto-Asocio (LEA) anoncis pri la aranĝo  unuafoje  tiel frue (antaŭ unu jaro kaj 9 monatoj).

Birštonas al eksterlandaj  esperantistoj ne estas Terra incognita, ĉar ĉi tie en 2004 okazis  BET-40. Tiam LEA jam  plenforte sin preparis al Vilna Universala Kongreso (2005), tial estis maksimume  uzataj  ĉiuj eblecoj propagandi  Esperanton.

Emblemo de BET-40
En la aranĝo partoprenis 257 samideanoj el 17 landoj. La kunvenon skribe salutis prezidanto de UEA  Renato CORSETTI, provizora prezidento de Litova Respubliko Artūras PAULAUSKAS. La kunveno havis riĉan programon.  Halina GORECKA en La Ondo de Esperanto   citas  ĝeneralan direktoron de UEA Osmo BULLER, ke la 40aj BET por litovaj esperantistoj iĝis "kvazaŭ malgranda ĝenerala provo de UK".  Pri ĉi tiu jam historia evento  oni povas legi ankaŭ en Litova Stelo, n-ro 4, 2004, en retejo de LEA esperanto.lt .

Okaze de ĉi tiu aranĝo estis eldonita gvidlibro Birštonas. Perlo ĉe Nemunas.  La libreto estos aktuala kaj utila ankaŭ por BET-anoj de la jaro 2016.

Do, en 2016 ĉi tiu belega urbeto denove gastigos esperantistojn.  La aranĝo okazos la 2-10-an de  julio.
Venu kaj aktive partoprenu en la BET! Birštonas akceptos vin bondezire kaj ankoraŭ pli bela ol en 2004.

Pri BET-52 oni povas legi pli detale en Barelo kaj en
esperano.lt

Koncize pri blazono de Birštonas.

Ĝis la jaro 1959 malgranda skulptaĵo de balenido, el kies buŝo fluis minerala akvo, markis fonton de minerala akvo Vytautas. Post konstruigo de Kaŭna akvo-energia centralo, rivero Nemunas subakvigis la skulptaĵon, tiutempan simbolon de la kuracloko. La legenda baleno renaskiĝis en la blazono. Fantasta fiŝo, el kies dorso ŝprucas akvo, estas kvazaŭ baleno, sur kiu sin bazas  pasinteco kaj estonteco de la kuracloko.
Aŭtoro de la blazono – pentristo Arvydas KAŽDAILIS


Ĉi tiu video partoprenas en projekto Prezentu urbon Birštonas al Eŭropo