2010-12-23

Trankvilan Kristnaskon kaj feliĉan Novjaron 2011!

Mi ricevis belan gratulon. Tiujn bonajn kaj signifoplenajn vortojn mi transadresas ankaŭ al la leganto de BARELO.


Mi bondeziras al vi sekvontjare
* Daŭrigi komencitajn laborojn kaj sukcese venki ĉiujn obstaklojn. Per leporaj saltoj. Rapide. Sen leporeca timo. Eble kun leporeca rido, sed,
Dio gardu, sen la elŝovitaj dentoj kaj fendita lipo.
* Iom kreski en la interno.
* Lerni el la malnovaj eraroj.
* Ami.
* Ĝoji.
* Porti ĝojon.
* Vivi ĉi tie kaj nun.
* Ne plendi.
* Ne plorvei.
* Sepfoje terenfali kaj la okan – ree ekstari.
* Lumigi. Ne nur al vi mem, sed ankaŭ al ĉiuj, ĉar anstataŭ plendi je mallumo, ĉiam estas pli bone ekbruligi kandelon.
* Pensi.
* Senti.
* Rigardi kaj ekvidi.
* Aŭskulti kaj ekaŭdi, kompreni kaj kunsenti.
* Miri, ĉar ĉio nova estas
ne pli ol malkovrita malnovo.
* Iri. Malrapide, sed cele. Dio
gardu, ne kuri, ĉar ankoraŭ antikvaj romianoj diris: Hastu malrapide. Festina Lente.

Bonan Jaron! Tian, kian ni atendis la tutan vivon, kaj eĉ iomete pli bonan (kial nur iomete? Al la bono oni tro rapide alkutimiĝas)!




Raphael, La canción del Tamborilero

1 comment:

Valdas Banaitis said...

Bravulo, Avo Ganto, vi faris Kristnaskan miraklon en mia hejmo. Tamburkoncerton matenan!!
Dankon!!!