Ĉi-jare Litova Esperanto-Asocio organizas la 49-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-49). La aranĝo okazos la 6-an – 14-an de Julio, 2013 en orientlitovia urbo Utena.
Karaj Samideanoj, la organizantoj garantias al vi interesan programon ĉe favoregaj kondiĉoj de la partopreno.
I N F O R M I L O
pri la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49)
Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 49-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-49).
CELOJ kaj TASKOJ
Studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.
LOKO
BET-49 okazos en orientlitovia urbo regiona centro UTENA, kiu estas fondita en 1261 kaj estas unu el la plej malnovaj loĝlokoj de Litovio. En la urbo loĝas 35000 loĝantoj. Ĝi okupas 1510 hektarojn de areo, tra la urbo fluas kvar riveroj, estas du belegaj lagoj. La urbon de ĉiuj flankoj ĉirkaŭas lagoj, arbaroj kaj montetoj. En la teritorio de distrikto UTENA kaj proksime estas 186 lagoj kaj lagetoj, inter ili, la plej profunda (TAURAGNAS), la plej longa (AISETAS) kaj la plej ŝatata (ALAUŠAS) en Litovio. Blazono de urbo UTENA estas orkolora hufumo – simbolo de feliĉo. BET-49 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Kolegio de UTENA (pl. Utenio 2, 4), kie estas luksaj kondiĉoj por laboro de BET-49. Partoprenantoj de BET-49 libere povos uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la Kolegio (salonoj, aŭditorioj, la plej modernaj teknikaĵoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro, videoekipaĵoj por internaciaj forestaj konferencoj k.s.). UTENA estas facile atingebla buse kaj aŭtomobile. BET-49 ĝuos ĉiuspecan helpon kaj kunlaboron de urba gvidantaro. Retejo de la urba kaj distrikta municipo estas www.utena.lt (en litova kaj angla lingvoj), retejo de turisma informa centro de UTENA estas
www.utenainfo.lt (en litova, rusa kaj angla lingvoj), retejo de Kolegio de UTENA estas
www.utenos-kolegija.lt (en litova kaj angla lingvoj).
TEMPO
BET-49 funkcios la 6-an – 14-an de Julio, 2013. Veni al la aranĝo eblas jam la 5an de Julio.
PARTOPRENO
Ni invitas ĉiujn esperantistojn.Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ Balta maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.
Antaŭ kaj
post BET-49 estas ebleco laŭ moderaj prezoj aktive ripozi en proksime de UTENA funkciantaj vilaĝaj altkvalitaj turismejoj kaj ripozejoj. Interesiĝantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn ĉe Organiza Komitato.
ALIĜKOTIZO
Ĝis la 31.03.2013:
A) 60 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.
B) 80 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.
C) 100 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj.
D) 120 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj.
Ekde la 01.04.2013 aliĝkotizo por ĉiuj kategorioj kreskas plus je 30 lidoj (do, 90, 110, 130, 150 lidoj).
Infanoj, lernantoj kaj studentoj aliĝkotizon ne pagas. Pageblas en ajna konvertebla valuto. Unu eŭro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne ŝanĝiĝas.
ALIĜO
Por aliĝi necesas plenigi aldonatan aliĝilon kaj sendi ĝin al Litova Esperanto-Asocio:
p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.
Eblas aliĝi telefakse
+370-37-228616 aŭ rete al
litova.ea@mail.lt .
Samtempe pagu aliĝkotizon. Aliĝiloj riceveblas ĉe LEA.
PAGEBLECOJ
1) Sendi poŝte al konto de kasisitino de BET-49 respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Irena ALIJOSIUTE – SEB bankas, Konto Nr. LT447044060001341495, banka kodo 70440, BIC (SWIFT) – CBVILT2X.
2) Pagi per kontanta mono dum la esperantistaj aranĝoj al s-ino
Irena ALIJOŠIŪTĖ kaj aliaj organizantoj de BET-49.
3) Interkonsenti kun Organiza komitato pri alia pagmaniero.
4) Esceptokaze konsente de OK pagi surloke ĉe veno al la aranĝo, se ne eblas anticipa pago.
Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).
LOĜADO
1) En bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj ĉambroj en Studenta domo de la Kolegio, str. Maironio 18 (necesejo kaj lavujo por du ĉambroj, komunaj duŝejoj kaj kuirejo por ĉiuj ĉambroj de la etaĝo). Unu lito por unu tagnokto kostas 30 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanĝon.
2) En specialaj pli bone ekipitaj gastoĉambroj de la Kolegio, str. Maironio 18. Unu tagnokto kostas 70 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanĝon.
3) Eblas mendi ĉambrojn en urbaj hoteloj-gastejoj.Ni rekomendas bonajn tristelajn gastejojn
Utrana (str. Aušros 36A) kaj
Filomena (str. J.Basanavičiaus 101). Unulita ĉambro kostas 90 lidojn tagnokte, dulita – 140 lidojn tagnokte. Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanĝon. Interesiĝantoj petu pli detalajn informojn aparte. Organiza komitato rezervos ĉiujn ĉambrojn de gastejo
Utrana. Tiujn ĉambrojn eblas vidi en retejo de turisma informa centro de UTENA
www.utenainfo.lt .
Prezoj en Studenta domo ne inkluzivas matenmanĝon. Pagu anticipe same kiel aliĝkotizon, dezirinde laŭeble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankaŭ surloke veninte dum registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton de loĝantoj kaj kie.
MANĜADO
Matenmanĝi eblos en bufedo de Studenta domo, tio kostos 10 lidojn tage. Tagmanĝo estas organizata en domo de Kolegio, kie okazos ĉiuj programeroj – bonkvalita tagmanĝo kostos 15 lidojn tage.
Pagu anticipe same kiel aliĝkotizon, laŭeble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankaŭ surloke veninte dum la registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton aparte de matenmanĝantoj kaj de tagmanĝantoj. Vespermanĝo ne estas organizata. Tion eblas fari libere en urbaj kafejoj kaj restoracioj.
GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la aranĝo aŭ/kaj signife helpos organize, pro loĝado (krom hoteloj) aŭ manĝado laŭelekte ne pagos.
PROGRAMO
Tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero k.a..
Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.
VIZOJ
Al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de ĉiuj landoj de Europa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.
ALIAJ GRAVAĴOJ
Ni antaŭvidas eldonon de ĉiutaga gazeto dum la tuta periodo de la aranĝo. Aktualajn informojn pri BET-49 Vi povas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio
www.esperanto.lt ,
ALIĜ-KONTAKTADRESO
p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio.
Poŝtelefonoj de LEA estas
+370-687-12219 kaj
+370-686-69875.
Telefakso estas:
+370-37-228616.
Retadresoj de LEA estas :
litova.ea@mail.lt ;
pjegorovas@takas.lt kaj
irenaa@takas.lt .
BONVENON AL LITOVIO!
Organiza Komitato
--
Ilustraĵoj:
Blazono de urbo Utena.
Placo Utenis dum Kristnaska nokto (apud la Kristnaska arbo estas ĝuste Kolegio de Utena, kie okazos BET-49).