En la plej populara interreta aukcio eBay la 25an de aprilo estis anoncita propono akiri pupon Kubilius por komenca prezo de 0,99 USD. Laŭ la foto, la pupo estas simila al ĉefministro de Litovio Andrius Kubilius.
La pupo estas nova, produktita permane, ĝia alto – 24 cm. Komence la aŭkcio okazis malvigle, tamen poste prezo de la pupo ekkreskis kvazaŭ surgiste. Merkrede postagmeze la prezo jam estis plialtigita ĝis 235 USD.
Mi kredas, ke vi aktive partoprenas en la aŭkcio. Mi vere ĝojas kaj proponas al vi aktive partopreni. Mi ankoraŭ ne decidis, ĉu mi aĉetos ĝin, tamen mi dezirus, ke la prezo estu egalvalora al mia aŭtoritato, – post la merkreda registara kunsido ŝercis A. Kubilius en tradicia komentario al amaskomunikiloj.
Ĵaŭde la ĉefministro al ripeta demando, ĉu li partoprenos en la aŭkcio kaj aĉetos la pupon, respondis: La monon mi jam ne havas, nun mi pensas, ĉu mi ne povus pretendi, ekzemple, al 10-procenta interezo?
Hodiaŭ por la pupo jam estis proponitaj 3683 USD.
La aŭkcio finiĝos la 6an de majo. Interese, kia estos la lasta prezo?
2010-04-30
2010-04-28
Malsukcesa arbaristo
Eble unu el plej strangaj eventoj en mia vivo estis tio, ke mi, komencinte studi arbarkulturon, iĝis teatra reĝisoro.Verŝajne tion ne atendis ankaŭ miaj samkursanoj en Arbarkultura Fakultato de Agrikultura Akademio. En 1954 mi finis mezlernejon de J. Jablonskis en Marijampolė. En la lernejo mi interesiĝis ne nur pri sociaj disciplinoj, sed ankaŭ pri sporto. Mi estis akceptita en junulan basketbalan teamon de Litovio. Ni ricevis proponon eniri in corpore en Agrikuluran Akademion sen konkurso kaj ekzamenoj. Sen longdaŭra diskutado nia teamo el ĉapo tiris loton en kiun fakultaton ni eniru. Estis elekitita la arbarkultura.
En nia teamo ludis centra avantulo de Sovetia teamo studento de pli alta kurso Algirdas Lauritėnas, kiu tamen ne longe frotis la stud-benkon. En mia kurso kaj teamo estis Petras Buzelis, kiu fininte la sportan karieron, ĝis la morto laboris sporta komentisto, Edmundas Paulauskas – la pli aĝa frato de olimpika kaj monda ĉampiono Modestas Paulauskas, nuntempe advokato Sevinijus Katkauskas, eksa ĝenerala direktoro de konstruaj kombinatoj en Jonava kaj Alytus Bronius Janonis kaj aliaj majstroj de junula teamo de Panevėžys. Kun Bronius Janonis, la plej amika dum studjaroj, mi ĝis nun havas amikajn kontaktojn. Eble pro tio, ke li tre interesiĝis pri mia surpriza kaj al neniu atendita turniĝo al ondanta teatra kariero.
En mia kurso studis studentoj, kiuj pli multe distingiĝis ne en basketbalo. La plimulto fariĝis bonaj estroj de arbarkulturaj institucioj. Jen Antanas Baranauskas iĝis ĉefa arbaristo de arbaroj en distrikto Kretinga. Algirdas Brukas, kiam mi revenis en Litovion post deviga elmigrado, estis ministro kaj estro de ĉiuj litovaj arbarkulturistoj.
Miaj studoj en Agrikultura Akademio, kiu tiutempe estis en Kęstutis-strato (Kaunas), limiĝis nur je epizodaj frekventadoj de lekcioj, testiĝo pri studobjektoj (cetere, kun helpo de "scienc-ronĝuloj"), enkapigado de latinlingvaj nomoj de diversaj herbetoj kaj arboj kaj trejnadoj, sportaj tendaroj kaj partoprenado en basketbalaj konkursoj. Tio daŭris jarojn unu kaj duono, ĝis kiam en lekcio de iu profesoro pri arbarkulturo mi ekaŭdis fatalajn por mi vortojn, ke dezirante iĝi bona fakulo en ĉi tiu kampo, unuavice oni devas tre ami arbarojn. Demandinte sin, ĉu mi vere povas ami arbarojn pleje, mi decidis serĉi veran alvokiĝon de mia vivo.
Iun semajnfinon mi veturis trajne el Kaunas al mia naskiĝurbo Marijampolė. En la sama vagono vojaĝis ankaŭ finstudintoj de aktora kurso en Vilna Konservatorio, kiuj estis nomumitaj labori en ĝus rekreita dramteatro.
Kun estontaj aktoroj veturanta lektoro de la konservatorio ekinteresiĝis pri libro en miaj manoj kaj demandis, kion mi studas. Mi respondis, ke mi ne trovas la propran vojon kaj intencas ĉesigi komencitajn arbarkuturajn studojn. Li proponis al mi provi ŝancon eniri en aktoran fakultaton de la konservatorio. Alian aŭtunon mi sukcesis trairi grandan konkurson kaj tiamaniere komenci la novan vivon. Post unu jaro, eksentinte seriozan allogon al teatra arto, mi forveturis studi en Moskvon. Ĉi tie mi finis reĝisorajn studojn en Teatra Instituto GITIS. Kaj tiel la malsukcesa arbarkulturisto komencis pli malpli konatan karieron de teatro-amanto en Litovio, Usono, Kanado, Germanio, Belgio, Japanio.
Tamen mi ne povas aserti, ke la mallongaj studoj de arbarkulturo kaj amikeco kun eksaj samkursanoj arbarkulturistoj havis nenian signifon. Post multjara vagabondeco tra la mondo mi havis la feliĉon loki mian hejmon ĉe belega kunfluejo de riveroj Merkys kaj Nemunas, en plej bela anguleto de Litovio kaj eble eĉ en tia de la mondo. Ofte promenante en pinaroj altiĝantaj al la ĉielo, kaj kvazaŭ per orgeno ludantaj himnon de la eterna beleco, mi denove eksentas amon al la arbo kaj arbaro kaj al dzukoj pagane adorantaj la arbaron.
--
Pri reĝisoro J. Jurašas legu en blogero Laŭreatoj de Naciaj Premioj.
Sur la foto (Dmitrij Matvejev): Jonas Jurašas ĉe dekoracio al Aida de G. Verdi.
Ŝlosilaj vortoj:
teatro
2010-04-27
Ministerio Fluxus komencas laboron
Je imitita incendio, sinprezento de homo grimpanta sur muroj kaj bonhumoraj saksofonaj melodioj vendrede en Vilnius komencis laboron improvizita Ministerio Fluxus [fluksus].
Ĉirkaŭ la 19an horon pasantoj en Gediminas-avenuo levadis al la ĉielo la okulojn – blanka fumo leviĝis de sur tegmento de la domo N-ro 27. Apude staris fajrobrigada aŭtomobilo kaj ambaŭflanke de la strato ariĝis dekoj da homoj. Ĉe la enirejo de la konstruaĵo ludis saksofonistoj, kaj kolektiĝintaj ĉe la konstruaĵo aŭskultis la muzikon kaj preskaŭ en ĉiuj vizaĝoj lumis ridetoj. Super la "brulanta" tegmento leviĝis la flago, sur kies blanka fono orgojlis ruĝa surskribo Fluxus.
Tamen zorgoplenaj kaj mirigitaj vizaĝoj baldaŭ sereniĝadis ekvidinte imponan surskribon sur muro de la konstruaĵo: "Ministerio Fluxus". Multaj haltis kaj restis por spekti plu – ja ne ĉiutage oni povas ekvididi tian eksterordinaran vidindaĵon: densan blankan fumon eliĝanta de sur tegmento de konstruaĵo kaj samurbanojn trankvile rigardantaj la incendion kaj aŭkultantaj vivan muzikon. La fumo disiĝis kaj la flago Fluxus estis hisita. Protektanto de la projekto eksa urbestro kaj eksa parlamentano Artūras Zuokas mansvingis de sur la tegmento al la spektantoj. Poste la kolektiĝintoj ekvidis, kiel laŭ muro descendas homo. Li kvazaŭ "iris" sur la muro. Kiam la akrobato atingis la teron, aplaŭdego inundis spacon ĉirkau la konstruaĵo.
Tiel eksa Ministerio pri la Sano iĝis Ministerio Fluxus. Eksan funkciulan fortikaĵon almenaŭ por unu jaro "okupis" artistoj. En ĉi tiu ege malzorgata konstruaĵo kun multaj kabinetoj, artistoj povos verki kaj laŭbezone, kiam okazos specialaj aranĝoj, eĉ loĝi provizore.
Ministerio Fluxus estos malferma al ĉiuj artistoj de la mondo. Ĉi tie okazos diversaj kulturaj aranĝoj, koncertoj, funkcios ekspozicioj.
En Ministerio Fluxus jam lokiĝis preskaŭ 200 artistoj reprezentantaj diversajn ĝenrojn. La konstruaĵon ordigis ĉiuj kune: elportis balaaĵojn, purigis, enportis meblojn, instalaĵojn kaj lokiĝis. Ĉiu artisto povas beligi sian spacon laŭguste mem. Kiel diris Artūras Zuokas, ĉi tie validas principo de balo kun kunportitaj regalaĵoj.
Pliaj fotoj ĉi tie.
Logotipo de Ministerio Fluxus prenita el paĝo de Ministerio Fluxus en sociala retejo Facebook.
--
Fluxus (el la latina flux – fluado) estas en la 7a jardeko de 20a jc. fondiĝinta internacia movado de artistoj, komponistoj, arkitektoj kaj dezajnistoj, kiu eksperimentis kaj serĉis eblecojn unuigi diversajn artajn teknikojn kaj branĉojn, serĉis hazardon, aventuron kaj malakceptis heroecon kaj kunligitan kun arto negocon.

2010-04-20
Ĉu litovoj estas la nacio, sieĝita de malamikoj kaj kanajloj?
La saman tagon, kiam lastan fojon en Litovion venis pola ŝtatprezidento Lech Kaczynski, Sejmo refutis proponitan de la registaro amendon permesanta skribi nomojn en personaj dokumentoj ankaŭ per nelitovaj literoj. Apenaŭ 8 membroj de parlamenta frakcio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj subtenis la proponon. Eĉ la ministro pri eksterlandaj aferoj kaj la prezidanto de Sejmo voĉdonis kontraŭ sia registaro. Antaŭ nelonge en la partio fondita Societo de Purigado de Litova Lingvo indignas pro tio, kion ĝi nomas konstanta cedo al postuloj de poloj. Ne malpli severe oni kontraŭas al proponoj skribi ambaŭlingve nomojn de stratoj en distriktoj de Litovio, kie poloj dominas.Al iuj purigado de litova lingvo estas preteksto esprimadi kontraŭpolecajn humorojn. Signife pli grandan danĝeron fontas anglismoj: ni jam ne havas gvidantojn aŭ estrojn, sed estas nur lyderiai [li'derej] (el la angla leader). Tamen tio ne instigis organizi la societon por purigado de la lingvo. Modere oni reagas al tio, ke en Vilnius iuj informaciaj ŝildoj estas skribitaj en la litova kaj la angla.
Oni devus doni al poloj rajton skribi en oficialaj dokumentoj tiajn familinomojn, kiaj ili estas. Kial litovigi devige familinomojn de la homoj, kiuj tion ne volas? Regpotenco de Smetona, kiu zorgis ne malpli pri sorto de litova lingvo, permesis al poloj skribi siajn familinomojn pole, kvankam tiutempe rilatoj inter Litovio kaj Pollando, malkiel nuntempe, estis streĉaj kaj neamikaj.
Poloj ne estas litovoj, tamen la pola komunumo ne estas fremda korpo. Multaj poloj loĝas ĉi tie dum jarcentoj. Oni devas kutimiĝi al penso, ke oni ne sukcesos ilin litovigi, kiel sovetuloj ankaŭ ne sukcesis rusigi litovojn. Ili ne elvokas danĝeron al Litovia ŝtato. Do ni ne konsideru ilin malamikoj kaj kontentigon de motivitaj postuloj – kiel flatado.
Tiel nomata Ora Regulo instigas konduti nin kun aliaj tiel, kiel ni deziras, ke oni kondutu kun ni. Se ni aprecas nian kulturon kaj naciecon, ni devas simile taksi naciajn sindevigojn de aliaj kaj montri decan estimon al iliaj naciaj sentoj. Toleremo ne estas perfido de la ŝtato.
Estas komplikaj rilatoj kun Rusio kaj rusoj. Iam estas esprimata simpatio al ordinaraj rusoj kiel bonanimaj homoj, iam oni rigardas al ili suspekteme, kiel al ebla la kvina kolono. Rusio ne estas amika lando, tamen vaste disvastigita bildo de eterna kaj malica malamiko ne estas adekvata. Politiko de nacioj kaj ŝtatoj ŝanĝiĝas. Germanoj jam ne estas militaristoj, svedinoj jam ne fieras je sia virgeco.
Lastatempe oni strabas al Okcidento. Pli oftas aludoj, ke Moskvan regadon anstataŭis Bruselo, ke la memkontenta kaj sata Okcidento degeneris, subiĝis al materialismo, kontestis verajn valoraĵojn. Onidire, estas nenio sekvinda en Okcidento, eble oni devas pli limi de ĝi, ke ni nerimarkeble ne malakceptu "verajn litovajn" valoraĵojn. Disvastigon de ĉi tiu koncepto spronas oftaj eldiroj de politikistoj, ke en eksterlanda politiko ni defendas valoraĵojn, tamen Germanio – la gastubaron. La parado de samseksemuloj subtenata de okcidentanoj, kontraŭverseco pro Leĝo pri protekto de neplenaĝuloj rimarkebe fortigis ĉi tiujn negativajn antaŭjuĝojn.
Okcidento havas nemalmulte da mankoj. Tie ne ĉio estas oro, oni ne devas ĉion imiti. Tamen komencan troigitan ekraviĝon anstataŭas troigita malesperiĝo kaj kritikemo, nepripensita kondamno de tio, kio ankoraŭ estas fremda al ni.
Ankaŭ al litovoj oni ne montras eksterordinaran amon. La novaj elmigrintoj estas konsiderataj se ne perfiduloj, tamen almenaŭ ne samvaloraj membroj de la nacio.
Fortiĝas dum soveta periodo altrudita vidpunkto, ke veraj litovoj estas nur tiuj, kiuj loĝas en teritorio de Litovio. Tiam ĉiuj ceteraj estis burĝaj naciistoj, nuntempe ili estas profitemuloj indiferentaj al la nacio. Malnovaj elmigrintoj, diversaj amerikanoj kaj rifuĝintoj el Litovio dum la Dua mondmilito estas eĉ malpli indaj, ĉar ili komforte loĝis eksterlande, kiam veraj litovoj rezistis al sovetoj.
En imago de iuj Litovio estas la lando sieĝita de malamikoj kaj kanajloj, oazo de virto en valoraĵojn perdita dezerto. Ne ĉiuj litovoj tiel pensas, eble eĉ ne la plimulto. Tamen en publikeco pli kaj pli oftiĝas koncepto de fortreso kaj sieĝo.
Estas malbone, ke tiuj superpatriotoj ne havas respondojn al problemoj de Litovio. Ksenofoba slogano Litovio – nur por litovoj eble tiklas korojn de iuj, tamen antaŭ longe Litovio ne estis kaj estontece ne estos sen naciaj minoritatoj. Oni povas forte sin teni kaj ne kontentigi petojn de lokaj poloj, tamen tio ne fortigos de ties inklinon al Litovia ŝtato, kvankam tia fideleco estus utila al litova nacio.
Insultado de elmigrintoj, forpreno de civitaneco ne instigos ilin reveni, kvankam ilia reveno fortigus la ŝtaton kaj la nacion.
Mi iomete densigis kolorojn. Estas multaj virtaj, bonaj litovoj, kiuj senteme reagas al fremdaj malfeliĉoj, ekzemple, malavare donante monojn al viktimoj de tertremo en Haitio. En razkapulaj demnstracioj partoprenas malmulte da junularo. Kvankam la najbaroj estas skeptike taksataj, tamen oni vivas kun ili en konsento. Ne ekzistas tia nacia streĉo, kiel tiu en Belgio inter flamandoj kaj valonoj, aŭ en Slovakio inter slovakoj kaj hungaroj.
Estas domaĝe, ke parto da politikistoj kaj tiel nomata elito, kiuj havis eblecon konatiĝi kun pli vasta mondo, provokas fermitan provincialismon. Altrudata de ili suspektema vidpunkto al la mondo, maltoleremo al fremduloj malfaciligas penojn lukti kun nuntempaj problemoj, faras Litovion malpli alloga lando.
Ŝlosilaj vortoj:
politiko
2010-04-16
La ĉefurbo honoris artistojn

Pro gravaj meritoj al kulturo de Vilnius la 15an de aprilo urbestro Vilius Navickas pridonacis elstarajn artistojn de la ĉefurbo.
Medalo de Barbora Radvilaitė estis enmanigita al verkistino, literaturologo, profesoro Viktorija Daujotytė-Pakerienė kaj medalo de Žygimantas Augustas – al unu el la plej famaj litovaj reĝisoroj Eimuntas Nekrošius.
Ĉi tiuj medaloj, havantaj nomojn de famaj historiaj personecoj, estis fonditaj en 2000.
Ili estas atribuataj al homoj de arto kaj kulturo, kies agado dum lasta jardeko riĉigas Vilnon, donas al ĝi plej multe da eksterordinaraj koloroj.
Dek kelkaj verkistoj estis honoritaj per oraj kaj arĝentaj medaloj kaj aliaj premioj.
Oraj medaloj Por meritoj al kulturo de Vilnius estis enmanigitaj al:
arkitektoj fratoj Algimantas kaj Vytautas Nasvytis; poeto kaj tradukisto Algimantas Baltakis; aktoro Antanas Šurna; korusa dirigento Lionginas Abarius; reĝisoro de pupteatro Lėlė (Pupo) Vitalijus Mazūras; pentristo Aloyzas Stasiulevičius; artfotisto Stanislovas Žvirgždas.
Arĝentaj medaloj Por meritoj al kulturo de Vilnius estis enmanigitaj al:
direktorino de muzeo Domo de geedzoj Marija kaj Jurgis Šlapelis Alma Gudjonytė; estro de informada fako de Vilna Centra Biblioteko Zita Bielinienė.
Memorinsigno Por meritoj al Vilna komunumo estis enmanigita al arta gvidanto de la magistrata koruso Jauna muzika Vaclovas Augustinas.
Artpremioj estis enmanigitaj al pentristo Mindaugas Skudutis (por eternigo de Vilnius en artaj verkaĵoj) kaj al komponisto Algirdas Martinaitis (por muzikaj projektoj).
2010-04-11
La kondolenco
Ŝtatprezidento de Litovio Dalia GRYBAUSKATĖ:
Antaŭ nelonge ni ricevis sciigon pri tragikaj eventoj en Rusio, kie pereis la tuta delegacio de ŝtatprezidento Lech Kaczynski. Mi persone estas konsternita, ĉar ankoraŭ antaŭ hieraŭ ni konversaciis. Litovio perdis la bonan amikon. Periodo de Prezidento Kaczynski estis por Litovio la plej sukcesa periodo de nia kunlaborado. Tial mi je nomo de Litovia loĝantaro esprimas grandan kondolencon al Pola nacio, al lia frato kaj liaj proksimuloj. Mi esperas, ke rilatoj inter la ambaŭ ŝtatoj povos evolui plu, kaj la landoj povos evoluigi tiujn la plej belajn iniciatojn de Prezidento Kaczynski, kiujn li provis efektivigi.
Ŝlosilaj vortoj:
malfeliĉoj
2010-04-09
Danĝero al/pro dialektoj?
Sciencistoj de Vilna Universitato plenumis esploron Uzado de lingvoj kaj nacia identeco. En la labora raporto oni asertas, ke loĝantaro de litovaj grandaj urboj scipovas litovan lingvon. Nur unu 1 % da vilnanoj kaj 0,2 % da loĝantoj de Klaipėda deklaris, ke tute ne scipovas la lingvon,.
Tamen esplorante uzadon de dialektoj evidentiĝis, ke nur 42 % da 50-jaruloj kaj pli aĝaj respondintoj estas inklinaj instigi infanojn kaj ĝenerale junularon paroli dialekte. Plimulto da pli junaj urbanoj dubis kaj ne opinias, ke indas lerni junan generacion paroli dialekte. Tia lingva vidpunkto de la urbanoj koncerne dialektojn montras pri prestiĝo de ties negativajn tendencojn, kiuj povas rezultigi neniiĝon de dialektoj, lokaj kulturoj kaj loka identeco, – konstantis la esplorantoj.
Ĉefo de Katedro pri Lituanistaj Studoj de Filologia Fakultato de Vilna Universitato docento, d-ro Meilutė Ramonienė:
Ofte urbanoj opinias, ke la dialekto estas signo de kamparaneco, ke estas ne prestiĝe paroli dialekte kaj ne indas lernigi la dialekton al infanoj. Junaj homoj opinias, ke la dialekto estas malmoderna afero. Tio oni maltrankviligas. Mi opinias, ke al tia ne tre favora situacio koncerne de dialektoj negative kontribuis ankaŭ lingvistoj, lituanistoj, instruistoj mem. Ni longan tempon atentis la norman lingvon, sed la dialektojn, ŝajnis, oni devas flegi, registri, tamen paroli ne estas devige.
Vere la dialekto estas la lingvo. Al tiuj, kiuj parolas dialekte, ĝi estas la unua, la vera gepatra lingvo. Ĝi permesas la la homo libere eldiri la pensojn, sentojn, vidpunktojn. Ofte homoj eĉ pensas dialekte, sed ne en la norma lingvo, kiu estas artefarita, malpli viva ol la dialekto. Scipovo de la dialekto estas grava afero kaj ĝin konservi estas ege senc-have. En la dialektoj ni vidas esprimaĵojn de lokala identeco, tio estas signoj de loka mentaliteto kaj loka kulturo. Se malaperos la dialekto, tiu perdo estos samgrada, kiam malaperas la lingvo.
Nuntempe en la mondo leviĝas ondo de ekinteresiĝo pri dialektoj, plialtiĝo de prestiĝo de dialektoj, proklamado de regionaj lingvoj en Eŭropo. Kaj lingva politiko en Eŭropo instigas konservi la lokan lingvon, atribui al ĝi statuson de la regiona lingvo. Tamen ĉe ni ial oni timas kaj opinias, ke se ĵemajtoj deziras sian dialekton nomi lingvo, tiam ili apartiĝos kaj ruinigos la ŝtaton. Tiaj vidpunktoj estas ridindaj. Miaopinie, ni devus konduti male.
Tamen en Italio, kiel skribas gazeto Lietuvos Rytas, iuj opinias, ke la dialektoj minacas al unueco de Italio.
En la artikolo oni asertas, ke unu el la plej grandaj zorgoj de Romo estas kiel ne malvenki lingvan militon. Partoprenantoj de ĉi tiu milito estas klaraj: el nordo, el oriento, el sudo la ŝtaton atakas dialektoj. Flamo de ĉi tiu milito ekbrulis pro fatala eraro, kiun faris antaŭ 150 jaroj unuigintoj de Italio generalo Giuseppe Garibaldi ir aristokrato Camillo Benso di Cavour. Ili dispelis grafojn, markizojn, dukojn havantaj siajn feŭdajn ŝtatojn kaj skribis konstitucion de la nova ŝtato. Tamen ili forgesis enskribi, ke oficiala lingvo de la reĝlando estas la itala.
Hodiaŭ en ĉirkaŭaĵoj de Venecio kaj Udine inform-elsendoj estas disaŭdigataj ne itale, sed en loka dialekto. Enmigrintoj, venintaj en Mantuon kaj dezirantaj ricevi laboron, devas enskribiĝi en kursojn de lombarda dialekto. En lernejoj de Venecio, Udine, Trevizo jam funkcias lecionoj por la lernantoj, kiuj deziras lerni dialekte.
Jam oni proponas vesperajn kino-seriaĵojn, telesendatajn per kanaloj de nacia televido, traduki al Romanja, Piemonta, Tirolia, Venecia k.a. dialektoj. Realigi ĉi tiun lingvan revolucion estas ankoraŭ tro malfacile teknike, oni intencas limiĝi nur per dialekta subteksto.
Tial scipovantaj nur norman italan lingvon, devos studi ankaŭ dialektojn. Ekzemple, la loĝanto el Kalabrio, kiu ne kapablas paroli en Lombarda dialekto, ne plaĉos al labordonanto kaj li devos studi la lokan dialekton en intensa kurso.
Nuntempe en Italio estas siaspeca modo de lingvaj minoritatoj. Antaŭe ajnaj leksikaj aŭ prononcaj deflankiĝoj for de norma itala lingvo estis konsiderataj hontindaj, ili fontis ridon. Nuntempe ĉio ŝanĝiĝis.
La dialektoj, same kiel karakter-gustaj vino aŭ fromaĝo, iĝis siaspeca signo de la individueco kaj elstareco.
Lingvistoj ne samopinias, kiom da dialektoj estas en Italio. Unuj asertas – ĉirkaŭ 60, la aliaj – ĉirkaŭ 400. Laŭ oficiala statistiko, preskaŭ 40 milionoj da italaj civitanoj hejme almenaŭ malofte ekparolas dialekte. Tamen estas ĉirkaŭ 8 milionoj da italoj, kiuj ne parolas itale, sed parolas nur dialekte.
Iuj parlamentanoj jam postulas, ke Venecia dialekto estu legitimita kiel memstara lingvo. Tial ne estas mirige, ke al iuj tia propono ŝajnas minaco al teritoria unueco de la lando, ĉar se estos lingvo, estos ankaŭ pretendoj fondi novan ŝtaton.
Kontraŭuloj de lingvaj minoritatoj proponas limigi dialektecon en ŝtataj institucioj, amaskomunikado, lernejoj. Alia propono – disvastigadi puran, ideologie sendanĝeran norman italan lingvon.
Nuntempa norma itala lingvo estas ankaŭ dialekto. Ĝi formiĝis en Toskano kune kun Renesanca epoko, – eksplikas profesoro Universitato de Pizo Pietro Umberto Dini. La elstara itala baltisto opinias, ke batali kontraŭ dialektoj estas sensenca okupo. Dialektoj estas riĉaĵo de la ŝtato, eĉ se ili kaŭzas iam certajn maloportunecojn.

lingvo
2010-04-06
2011 estos la Jaro de Czesław Miłosz
Litova parlamento (Sejmo) la jaron 2011 proklamis la Jaro de Czesław MIŁOSZ [ĉe'sŭaf mi'ŭoŝ]. Venontjare en la mondo oni solenos 100-jaran naskiĝjubileon de ĉi tiu en Litovio naskiĝinta elstara verkisto kaj laŭreato de Nobel-premio. Ĉi tiun jubileon UNESCO enskribis en la liston de menciindaj datoj.
Cz. Miłosz naskiĝis la 30an de junio 1911 en Litovio, en Šeteniai (distrikto Kėdainiai). Li lernis en Vilna gimnazio de Žygimantas Augustas, en 1934 finis jurajn sutdojn en Vilna Universitato. En 1937 Cz. Miłosz translokiĝis en Varsovion. Post la Dua mondmilito li laboris diplomatan laboron en Pollandaj ambasadoj en Novjorko kaj Vaŝingtono. En 1961 li fariĝis profesoro de katedro pri slavaj lingvoj kaj literaturo en Berkli-universitato (Kalifornio). Ekde 1970 li estis Usona civitano. En 1980 li ricevis Nobel-premion en literatura kampo. Post disfalo de la Fera Kurteno, Cz. Miłosz revenis en Pollandon, kelfoje vizitis Litovion. Cz. Miłosz mortis la 14an de aŭgusto 2004, estis enterigita en Krakovo (Pollando).
En 1980 akceptante Nobel-Premion Cz. Miłosz parolis: Estas bone naskiĝi en malgranda lando, kie naturo konformas skalon de la homo kaj kie en fluo de jarcentoj pace vivis malsimilaj lingvoj kaj malsimilaj kulturoj. Mi parolas pri Litovio – la lando de mitoj kaj poezio... Naturbildoj de Litovio, kaj eble ankaŭ ties spiritoj, neniam min forlasis...
Al Cz. Miłosz estis atribuita grado de Honora Doktoro de Universitato de Vytautas la Granda, tiama Supera Konsilio de Litova Respubliko deklaris lin Honora Civitano kaj li vizitis sian naskiĝhejmon en Šeteniai. Estas fondita Fnduso de Hejmlando de Cz. Miłosz, rekonstruita konserviĝinta malnova grenejo de la grandbieno. Ĝi iĝis Konferena Centro, dediĉita por instigado de kunlaborado de sciencistoj, literaturistoj kaj studentoj el Litovio, Pollando kaj aliaj najbaraj ŝtatoj.
--
Sur la foto – Cz. Miłosz en Parizo, 1997 (fotis: Marek Wittbrot)

devenis el Litovio,
kulturo,
literaturo
2010-04-04
2010-04-03
Libro pri Stasys Paliulis
Nur nun en miajn manojn trafis la libro Sutartinių ir skudučių keliais. Stasys Paliulis (Sur vojoj de sutarines kaj skudučej. Stasys Paliulis), dediĉita al centjara naskiĝa datreveno de longjara pedagogo kaj fama kolektanto de folkloro, esploranto kaj populariganto de popolkantoj sutartines kaj instrumenta muziko, doktoro de historiaj sciencoj, esperantisto Stasys PALIULIS (1902-1996). En la libro estas revuata vivo kaj agado de S. Paliulis, publikigataj rememoroj pri li, liaj artikoloj el etnografia temaro, fragmentoj de lia taglibro.
Mi memoras lin, kiam li estis verĵajne preskaŭ 90-jara. Tamen li aspektis rimarkeble pli juna. Tiam mi pensis, ke S. Paliulis estas el generacio de malnovaj esperantistoj. Nur el la libro mi eksciis, ke li serioze ekinteresiĝis pri Esperanto estante jam preskaŭ 80-jaraĝa. Mi prezentas fragmenton de rememoroj de Gražvydas Mykolas Paliulis pri Esperanteco de la patro.
Estante jam 80-jaraĝa, la patro ekinteresiĝis, oni povas diri, fanatike, je Esperanto. Ĉiu-marde li partoprenis en kunvenoj de Vilna E-klubo, kiuj okazis sur monteto Tauras, en eksa Sindikata Domo. Ĉar al la grandaĝa patro estis malfacile surgrimpi Tauras-monteton, tial preskaŭ ĉiam mi veturigis lin. Post la kunveno li malsupreniris de la monteto memstare.
Pri Esperanto, kiel ankaŭ pri ludado per skuduĉej, mi ne interesiĝis kaj mi diradis, ke ne indas lerni ĉi tiun artefaritan lingvon. Per tio mi tre malmildigadis la patron. Al ĉiu nia gasto aŭ renkontita homo li rakontadis pri avantaĝoj de Esperanto, diversmaniere popularigis la internacian lingvon. Hejme estis multaj libroj, revuoj, gazetoj en Esperanto. La patro konstante legis ilin, aŭskultis radioelsendojn en Esperanto. Eĉ dum lastaj tagoj de sia vivo en kirurgia fako de malsanulejo "Ruĝa Kruco" li ne disiĝis kun nova numero de Litova Stelo.
La libron (528 paĝoj) kompilis profesoro Algirdas Vyžintas, eldonis Litova Muzika Akademio (2002).
--
Skuduĉej – litove skudučiai, estas kompleto de simplaj, primitivaj muzikiloj, aranĝita el pluraj malsamlongaj lignaj blovtubetoj (de 10 ĝis 20 cm), donantaj nur po unu tono.
Sutarines – litove sutartinės, ili estas multvoĉaj litovaj popolkantoj. Estas karaktera sekunda intervalo inter apartaj voĉoj kaj sinkopaj ritmoj.

Subscribe to:
Posts (Atom)